Earth Constitution in Esperanto

PREAMBLO

          Konstatante, ke la homaro venis hodiaŭ al turno‑punkto en la historio, kaj ke ni staras ĉe la sojlo de nova mondordo, kiu promesas enkonduki eraon de paco, prospero, justeco kaj harmonio;

          konsciaj pri la interdependeco de popoloj, nacioj kaj ĉio vivanta;

          konsciaj, ke homa misuzo de scienco kaj teknologio kondukis la homaron al la bordo de abismo per produktado de teruraj amas‑detruivaj armiloj, kaj al la rando de ekologia kaj socia katastrofo;

          konsciaj, ke la tradicia koncepto pri sekureco per militisma defendo estas kompleta iluzio en la nuntempo kaj por la estonteco;

          konsciaj pri la mizero kaj konfliktoj kaŭzitaj de la ĉiam kreskanta malegaleco inter riĉuloj kaj malriĉuloj;

          konsciaj pri nia devo antaŭ la posteularo, savi la homaron de tuj okazonta totala neniiĝo;

          konsciaj, ke la homaro estas unueca malgraŭ la ekzisto de diversaj nacioj, rasoj, kredoj, ideologioj kaj kulturoj, kaj ke la principo de unueco en diverseco estas la bazo por nova epoko, kiam milito estos kontraŭleĝigita kaj paco regos; kiam la resurcoj de la Tero estos juste uzataj por homa bonfarto; kaj kiam bazaj homaj rajtoj kaj respocidecoj estos posedataj de ĉiuj sen diskriminacio;

          konsciaj pri la neevitebla realo, ke la plej granda espero por la pludaŭro de vivo sur la Tero estas la starigo de demokratia mondregistaro;

          Ni, civitanoj de la mondo, per ĉi tio decidas starigi mondfederaĵon regotan laŭ ĉi tiu Konstitucio por Tera Federiĝo.

Konstitucio por Tera Federiĝo

Artikolo 1  Ĝeneralaj Funkcioj de Mondregistaro

La ĝeneralaj taskoj de la Mondregistaro estu:

1.  Preventi militon, certigi malarmadon, kaj solvi teritoriajn kaj aliajn disputojn, kiuj endanĝerigas pacon kaj homajn rajtojn.

2.  Protekti la universalajn homajn rajtojn, kiuj inkludas tiujn de vivo, libereco, sekureco, demokratieco kaj ŝanc‑egaleco en la vivo.

3.  Krei por ĉiuj popoloj sur la Tero la kondiĉojn nesesajn por justaj ekonomia kaj socia evoluado kaj por malpliigi sociajn diferencojn.

4.  Reguligi tutmondajn komercon, komunikadon, transportadon, valutojn, normojn, utiligadon de tutmondaj resurcoj, kaj aliajn terglobajn kaj internaciajn procedojn.

5.  Protekti la naturmedion kaj la ekologian strukturon de vivo kontraŭ ĉiuj damaĝantaj fortoj, kaj limigi teknologiajn nov‑enkondukaĵojn, kies efikoj transiras naciajn limojn, por ke la Tero restu sekura, sana kaj feliĉa hejmo por la homaro.

6.  Elpensi kaj efektivigi solvojn por ĉiuj problemoj, kiujn naciaj registaroj ne kapablas solvi, aŭ kiuj nun estas aŭ povos fariĝi terglobe aŭ internacie maltrankviligaj aŭ sekvohavaj.

Artikolo  2   Baza Strukturo de la Mondfederaĵo kaj Mondregistaro

1.  La Mondfederaĵo estu organizita kiel universala federaĵo, por inkludi ĉiujn naciojn kaj ĉiujn homojn, kaj por enhavi ĉiujn oceanojn, marojn kaj landojn de la Tero, inkludante la ne‑memregatajn teritoriojn kune kun la ĉirkaŭanta atmosfero.

 2.  La Mondregistaro de la Mondfederaĵo estu ne‑militisma kaj demokratia en sia propra strukturo kun fina suvereneco troviĝanta en ĉiuj homoj, kiuj vivas sur la Tero, kaj malpermesi aŭ reguligi ĉiujn letalajn armilojn kiujn la Mondparlamento decidos.

3.  La aŭtoritatoj kaj povoj cedataj al la Mondregistaro limiĝu al tiuj difinitaj en ĉi tiu Konstitucio por Tera Federiĝo, aplikeblaj al problemoj kaj aferoj, kiuj transiras naciajn limojn, lasante al naciaj registaroj jurisdikcion pri la internaj aferoj de la koncernaj landoj. Tamen ili konformu al la aŭtoritato de la Mondregistaro por protekti la universalajn homajn rajtojn, kiel ili estas difinitaj en ĉi tiu Mondkonstitucio.

4.  La bazaj rekt‑elektaj kaj administraj unuoj de la Mondregistaro estu la Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj. Ne pli ol 1000 Tutmondaj Elektaj Administraj Distriktoj estu difinitaj, kiuj estu preskaŭ egalaj laŭ nombro da loĝantoj, inter la limoj de plus aŭ minus dek procentoj.

5.  Apudaj Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj estu konvene kunigitaj por konsistigi sume dudek Tutmondajn Elektajn kaj Administrajn Regionojn, por la sekvaj celoj sed ne al ili limigitaj: por elekti aŭ enoficigi kelkajn mondregistarajn oficialulojn; por administraj celoj; por konsistigi diversajn organojn de la mondregistaro kiel specifite en Artikolo IV; por la funkciado de la Juĝistaro, de la Obeiga Sistemo, de la Rajtprotektantaro, kiel ankaŭ por la funkciado de iu ajn alia organo aŭ branĉo de la Mondregistaro.

6.  La Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj povas konsisti el varia nombro da Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj, konsiderante geografiajn, kulturajn, ekologiajn kaj aliajn faktorojn krom la nombro de loĝantoj.

7.  Apudaj Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj grupiĝu kune en paroj por konsistigi Grand‑Regionojn.

8.  La limoj de la Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj ne krucu la limojn de la Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj, kaj laŭeble ili estu komunaj por la diversaj administraj departementoj, organoj kaj branĉoj de la Mondregistaro. La limoj de la Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj ne nepre konformiĝu al ekzistantaj naciaj limoj, sed tiomgrade kiom praktike.

9.  La Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj grupiĝu kune por konsistigi la kvin Kontinentajn Diviziojn de la Tero, laŭ kiuj la elekto aŭ enoficigo de iuj mondregistaraj oficialuloj okazas, kaj por iuj aferoj rilataj al konsisto kaj funkciado de kelkaj organoj kaj branĉoj de la Mondregistaro kiel ĉi‑poste specifitaj. La limoj de la Kontinentaj Divizioj laŭeble ne krucu ekzistantajn naciajn limojn. Kontinentaj Divizioj povas konsisti el varia nombro da Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj.

Artikolo  3  : Organoj de la Mondregistaro.

La organoj de la Mondregistaro estu:

1.  La Mondparlamento.

2.  La Mondestraro.

3.  La Tutmonda Administracio.

4.  La Integranta Komplekso.

5.  La Tutmonda Juĝistaro.

6.  La Obeiga Sistemo.

7.  La Tutmonda Rajtprotektantaro.

Artikolo 4  Transigo de Specifaj Povoj al la Mondregistaro

La povoj de la Mondregistaro plenumotaj fare de ĝiaj diversaj organoj kaj branĉoj estu la sekvantaj:

1.  Preventi militojn kaj armitajn konfliktojn inter la nacioj, regionoj, distriktoj, partoj kaj popoloj de la Tero.

2.  Kontroli malarmadon kaj preventi rearmadon; malpermesi kaj forigi la planadon, elprovadon, fabrikadon, vendon, aĉeton, uzon kaj posedon de amas‑detruivaj armiloj kaj de ĉiuj tiu‑specaj armiloj laŭ decido de la Mondparlamento.

3.  Malpermesi inciton al milito, kaj diskriminacion aŭ kalumnion kontraŭ militrezistantoj.

4.  Havigi la rimedojn por paca kaj justa solvado de disputoj inter nacioj, popoloj kaj/aŭ aliaj konsistigaj partoj de la Tera Federaĵo.

5.  Kontroli landlimajn interkonsentojn kaj okazigi plebiscitojn se necese.

6.  Difini la limojn de la distriktoj, regionoj kaj divizioj, kiuj estas establitaj por elektaj, administraj kaj aliaj celoj de la Mondregistaro.

7.  Difini kaj reguligi procedurojn por la kandidatigo kaj elekto de la membroj de ĉiu Domo en la Mondparlamento, kaj por la kandidatigo, elekto, enoficigo kaj dungo de ĉiuj mondregistaraj oficialuloj kaj personaro.

8.  Kodigi mondleĝojn, inkludante la korpon de la internacia juro evoluinta antaŭ la akcepto de la Mondkonstitucio, kiu estas konforma al ĉi tiu konstitucio kaj akceptita de la Mondparlamento.

9.  Establi universalajn normojn por pezoj, mezuroj, kontado kaj dokumentado.

10.  Doni helpon okaze de vast‑skalaj katastrofoj, inkludante senpluvadon, malsatadon, peston, inundon, ter‑tremon, uraganon, ekologiajn disrompiĝojn kaj aliajn katastrofojn.

11.  Garantii kaj obeigi la civilajn liberecojn kaj bazajn homajn rajtojn,  kiuj estas difinitaj en la Deklaracio pri Teranaj Rajtoj, kiu fariĝis parto de ĉi tiu Mondkonstitucio en Artikolo 12.

12.  Difini normojn kaj labori por tutmonda plibonigo de laborkondiĉoj, nutrado, sano, loĝado, homaj setlejoj, naturmediaj kondiĉoj, edukado, ekonomia sekureco kaj aliaj kondiĉoj, kiel difinitaj en Artikolo 13 de ci tiu Mondkonstitucio.

13.    Reguligi kaj kontroli internacian transportadon, komunikadon, poŝtajn servojn kaj la migradon de homoj.

14.  Reguligi kaj kontroli supernaciajn komercon, industrion, korporaciojn, entreprenojn, kartelojn, profesiajn servojn, provizadon de laboristoj, financojn, investadon kaj asekuradon.

15.  Certigi kaj direkti la forigon de tarifoj kaj de aliaj komercaj bariloj inter nacioj, sed sub kondiĉoj por malebligi aŭ minimumigi suferojn por tiuj, kiuj antaŭe estis protektitaj per tarifoj.

16.  Havigi per rektaj kaj/aŭ nerektaj metodoj la enspezojn, kiuj estas necesaj por la celoj kaj agadoj de la Mondregistaro.

17.  Establi kaj funkciigi tutmondajn financajn, bankajn, kreditajn kaj asekurajn instituciojn, kiuj estas destinitaj por servi al homaj bezonoj; establi, emisii kaj reguligi tutmondan valuton, krediton kaj interŝanĝon de naciaj valutoj.

18.  Plani kàj reguligi la evoluigon, uzadon, konservadon kaj reuzadon de la naturaj resurcoj de la Tero, kiel komuna heredaĵo de la homaro; ĉiel protekti la natur‑medion por la bono de kaj la nuna kaj estontaj generacioj.

19.  Krei kaj funkciigi Organizon por Tutmondaj Ekonomio kaj Evoluigo, por juste servi la bezonojn de ĉiuj nacioj kaj popoloj troviĝantaj en la Mondfederaĵo.

20.  Evoluigi kaj efektivigi solvojn de transnaciaj problemoj pri nutraĵprovizoj, agrikultura produktado, grundo‑fekundeco, grundo‑konservado, limigo de damaĝ‑bestoj, dieto, nutrado, drogoj kaj venenoj, direkti la forigon de venenaj ruboj.

21.  Evoluigi kaj efektivigi rimedojn por limigi la loĝantaran kreskon laŭ la vivten‑kapabloj de la Tero kaj solvi problemojn de loĝantara distribuo.

22.  Evoluigi, protekti, reguligi kaj konservi la akvo‑provizojn de la Tero; evoluigi, funkciigi kaj kunordigi transnacian irigacion kaj aliajn projektojn akvoprovizajn aŭ akvoreguligajn; certigi justan distribuon de transnaciaj akvo‑provizoj, kaj gardi kontraŭ malfavoraj transnaciaj efikoj pro ali‑direktado de akvo‑ aŭ humidec‑fluoj aŭ pro veteraj reg‑projektoj interne de naciaj limoj.

23.  Posedi, administri kaj kontroli la ekspluatadon kaj konservadon de la oceanoj kaj de la mar‑fundoj de la Tero kaj de ĉiuj marfundaj resurcoj, kaj gardi ilin kontraŭ damaĝo.

24.  Protekti kontraŭ damaĝo, kaj reguligi kaj kontroli la uzadon de la atmosfero de la Tero.

25.  Direkti interplanedajn kaj kosmajn esploradojn; havi ekskluzivan jurisdikcion pri la Luno kaj pri ĉiuj sputnikoj.

26.  Establi, funkciigi kaj/aŭ kunordigi tutmondajn aer‑liniojn, trans‑oceanajn transport‑sistemojn, internaciajn fervojojn kaj ŝoseojn, tutmondajn komunik‑sistemojn, kaj rimedojn por interplaneda vojaĝado kaj komunikado; kontroli kaj administri esencajn akvo‑vojojn.

27.  Evoluigi, funkciigi kaj/aŭ kunordigi transnaciajn energi‑sistemojn aŭ retojn de etaj sistemoj interkonektitaj, aŭ energi‑sistemojn, kiuj utiligas la sunon, ventojn, akvon, tajdojn, varmec‑diferencojn, magnetajn fortojn aŭ iujn ajn aliajn fontojn de sekura, ekologie sana kaj daŭra energi‑provizo.

28.  Direkti la minadon, produktadon, transportadon kaj uzadon de fosiliaj energi‑fontoj tiomgrade, kiom necesas por malpliigi kaj preventi damaĝojn al la natur‑medio kaj ekologio, kaj kiom necesas por preventi konfliktojn kaj por konservi provizojn por daŭra uzo de estontaj generacioj.

29.  Havi la ekskluzivan jurisdikcion kaj regpovon pri nukle‑energia esplorado kaj elprovado kaj nuklea energi‑produktado, inkludante la rajton malpermesi iun ajn formon de elprovado aŭ produktado, kiun oni konsideras esti riska.

30.  Meti sub tutmondan direktadon esencajn naturajn resurcojn, kiuj eble estas ne‑abundaj aŭ malegale distribuitaj sur la Tero. Trovi kaj efektivigi manierojn por malpliigi malŝparojn kaj trovi manierojn minimumigi malegalecojn se evoluigo aŭ produktado estas nesufiĉa por atingi distribuan justecon, se evoluigo aŭ produktado estas nesufiĉaj, por provizi ĉiujn per ĉio necesa.

31.  Aranĝi ekzamenadon kaj pritaksadon de teknologiaj novaĵoj, kiuj estas aŭ povus esti supernacie gravaj, por determini eblajn riskojn aŭ danĝerojn por la homaro aŭ la naturmedio; starigi por teknologio tiajn reg‑procedojn kaj regulojn, kiajn oni trovos necesaj, por preventi aŭ forigi vastajn riskojn aŭ danĝerojn por homa sano kaj bonfarto.

32.  Realigi intensajn programojn por evoluigi sendanĝerajn alternativojn por iuj teknologioj aŭ teknologiaj procedoj, kiuj povus esti danĝeraj por la naturmedio, la ekologia sistemo, aŭ por la homa sano kaj bonfarto.

33.  Solvi supernaciajn problemojn kaŭzitajn de grandaj malegalecoj en teknologia evoluo aŭ kapablo, kapital‑kreiĝo, disponebleco de naturaj resurcoj, edukaj kaj ekonomiaj bon‑ŝancoj, kaj salajro‑ kaj prez‑diferencoj. Helpi ĉe la procedoj de teknologi‑transigo sub kondiĉoj, kiuj sekurigas homan bonfarton, kaj kiuj kontribuas al la naturmedion, kaj kontribuas al minimumigo de malegalecoj.

34.  Interveni laŭ proceduroj difinotaj de la Mondparlamento okaze de interŝtata perforto aŭ interŝtataj problemoj, kiuj grave endanĝerigas mondpacon aŭ la universalajn homajn rajtojn.

35.  Evoluigi tutmondan universitatan sistemon. Atingi la korektadon de antaŭjuĝaj komunik‑materialoj, kiuj kaŭzas miskomprenojn aŭ konfliktojn pro diferencoj de raso, religio, sekso, nacia origino aŭ asociiĝo.

36.  Organizi, kunordigi kaj/aŭ administri volontulan, ne‑militisman Tutmondan Servad‑Korpuson, por realigi tre diversspecajn projektojn planitajn por servi al homa bonfarto.

37.  Se oni trovos dezirinda, nomi oficialan mondlingvon aŭ oficialajn mondlingvojn.

38.  Establi kaj prizorgi sistemon de tutmondaj parkoj, protektejoj de sovaĝaj bestoj, naturejoj kaj sovaĝejoj.

39.  Difini kaj establi procedurojn por iniciato kaj referendumo fare de

Civitanoj de la Tero pri aferoj de super-nacia leĝdono ne malpermesataj

de ĉi tiu Mondkonstitucio.

40.  Establi tiajn departementojn, buroojn, komisionojn, institutojn, korporaciojn, administraciojn aŭ branĉojn, kiuj povus esti bezonataj por plenumi ĉiujn funkciojn aŭ povojn de la Mondregistaro.

41.  Servi la bezonojn de la homaro laŭ iuj kaj ĉiuj vojoj, kiuj nun estas, aŭ en la estonto pruviĝos esti, preter la kapablo de naciaj aŭ lokaj registaroj.

Artikolo  5    La Mondparlamento

Sekcio A   Funkcioj kaj Povoj de la Mondparlamento

La funkcioj kaj povoj de la Mondparlamento konsistu el la sekvantaj:

1.  Prepari kaj leĝigi detalan leĝaron por ĉiuj regionoj de aŭtoritato kaj jurisdikcio cedataj al la Mondregistaro en Artikolo III de ĉi tiu Mondkonstitucio.

2.  Ŝanĝi aŭ nuligi mondleĝojn se necese aŭ dezirinde.

 3.  Aprobi, ŝanĝi aŭ malakcepti internaciajn leĝojn enkondukitajn antaŭ la starigo de Mondregistaro, kaj kodigi kaj integri la sistemon de tutmonda leĝaro kaj leĝofarado sub la Mondregistaro.

4.  Establi laŭbezone tiajn regularojn kaj direktivojn konformajn kun ĉi tiu Mondkonstitucio, por taŭga funkciado de ĉiuj organoj, branĉoj, departementoj, burooj, komisionoj, institutoj, oficejoj aŭ sekcioj de la Mondregistaro.

5.  Restudi, ŝanĝi kaj doni finan aprobon al ĉiuj buĝetoj de la Mondregistaro kiel prezentitaj de la Mondestraro; Elpensi la specifajn manierojn por senpere havigi la monrimedojn bezonatajn por efektivigi la buĝeton, inkludante impostojn, licencojn, tutmonde kalkulitajn sociajn kaj publikajn kostojn kiuj devas esti aldonitaj al la prezo de varoj kaj servoj, pruntoj kaj kredit-donitaĵoj, kaj

ajnajn aliajn taŭgajn manierojn; atribui kaj allokigi fondusojn por ĉiuj operacioj kaj funkcioj de la Mondregistaro en akordo kun aprobitaj buĝetoj; sed kun submetiĝo al la rajto de la Parlamento revizii iun ajn atribuon ankoraŭ ne elspezitan aŭ kontrakte devigitan.

6.  Fondi, ŝanĝi, forigi aŭ kunigi departementojn, buroojn, komisionojn, institutojn, branĉojn aŭ aliajn sekciojn de la Mondregistaro, se necese por la plej bona funkciado de kelkaj organoj de la Mondregistaro, submetite al la specifaj preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio.

7.  Aprobi la enoficigon de la estroj de ĉiuj pli gravaj departementoj, komisionoj, burooj, institucioj kaj aliaj branĉoj de mondregistaraj organoj, escepte tiujn, kiuj estas enoficigitaj per elektaj aŭ civil‑servaj proceduroj.

8.  Eloficigi iun ajn membron de la Mondestraro kaj iun ajn elektitan aŭ enoficigitan estron de iu ajn organo, departemento, institucio, branĉo aŭ alia sekcio de la Mondregistaro, kun submetiĝo al la specifaj preskriboj en ĉi tiu Mondkonstitucio, kiuj koncernas specifajn oficojn.

9.  Difini kaj revizii la limojn de la Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj, de la Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj, de la Grand‑Regionoj kaj de la Kontinentaj Divizioj.

10.  Laŭvicigi la efektivigon de preskriboj de la Mondkonstitucio, kiuj postulas laŭŝtupan efektivigon dum la stadioj de la Provizora Mondregistaro: Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro, Dua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro, kaj Plenfunkcia Stadio de la Mondregistaro, kiel difinitaj en Artikoloj 17 kaj 19 de ĉi tiu Mondkonstitucio.

11.  Plani kaj laŭvicigi la efektivigon de tiuj preskriboj de la Mondkonstitucio, kiuj bezonas kelkajn jarojn por esti realigataj.

Sekcio B  Konsisto de la Mondparlamento

l.  La Mondparlamento konsistu el tri domoj kun jenaj nomoj:

La Domo de Teranoj, por reprezenti la civitanojn de la Tero rekte kaj egale;

La Domo de Nacioj, por reprezenti la naciojn, kiuj ligiĝis en la Tera Federaĵo;

La Domo de Konsilistoj kun specialaj funkcioj por

reprezenti la plej altan bonon kaj la plej bonajn interesojn por la homaro kiel tuto.

2.  Ĉiuj membroj de la Mondparlamento, senkonsidere al la Domo, estu nomitaj Membroj de la Mondparlamento aŭ Mondparlamentanoj.

Sekcio C  La Domo de Teranoj

1.  La Domo de Teranoj konsistu el Teranaj delegitoj, kiuj estu rekte kaj proporcie al la loĝantaro elektitaj el la Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj, kiel difinite en Artikolo II‑4.

2.  Ĉiuj personoj 18‑jaraj kaj pli aĝaj havu universalan voĉdon‑rajton por elekti Teranajn delegitojn.

3.  Unu Terana delegito estu elektita en ĉiu Tutmonda Elekta kaj Administra Distrikto, por servi kvin jarojn en la Domo de Teranoj. Teranaj delegitoj povas esti reelektataj por sekvantaj periodoj sen limigo. Ĉiu Terana delegito havu unu voĉon.

4.  Elektebla kandidato por servi kiel Terana delegito devas esti minimume 21‑jara, devas loĝi minimume unu jaron en la elekto‑distrikto, en kiu la kandidato volas esti elektita, kaj li faru ĵuron pri servado al la homaro.

Sekcio D   La Domo de Nacioj

1.  La Domo de Nacioj konsistu el naciaj delegitoj elektitaj aŭ enoficigitaj laŭ proceduroj, pri kiuj decidu ĉiu nacia registaro, kaj laŭ la sekvantaj proporcioj:

a) Unu nacia delegito por ĉiu nacio, kiu havas almenaŭ 100 000 loĝantojn, sed malpli ol 10 milionojn.

b) Du naciaj delegitoj por ĉiu nacio, kiu havas minimume 10 milionojn da loĝantoj, sed malpli ol 100 milionojn.

c) Tri naciaj delegitoj por ĉiu nacio kun 100 milionoj da loĝantoj aŭ pli.

2.  Nacioj kun malpli ol 100 000 loĝantoj povas grupiĝi kun aliaj nacioj por esti reprezentataj en la Domo de la Nacioj.

3.  Naciaj delegitoj estu elektataj aŭ enoficigataj por kvin jaroj, kaj ili povas esti reelektataj aŭ ree enoficigataj por sekvantaj periodoj sen limigo. Ĉiu nacia delegito havu unu voĉon.

4.  Persono servonta kiel nacia delegito estu minimume du jarojn civitano de la nacio reprezentota, estu minimume 21‑jara kaj faru ĵuron pri servado al la homaro.

Sekcio E  La Domo de Konsilistoj

1.  La Domo de Konsilistoj konsistu el 200 konsilistoj, kiuj estu sam‑nombre elektitaj el ĉiuj el la dudek Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj, el kiuj oni proponis la kandidatigojn, kiel difinitaj en Artikolo 2‑5 kaj 2‑6, t. e., dek el ĉiu Regiono.

2.  Kandidatigoj por membroj de la Domo de Konsilistoj estas farataj de la instruistoj kaj studentoj de Universitatoj kaj kolegioj kaj de sciencaj akademioj kaj institutoj en ĉiu Tutmonda Elekta kaj Administra Regiono. Kandidatoj povas esti personoj de iu ajn profesio, ne‑universitatanoj kaj universitatanoj.

3.  Kandidatoj al la Domo de Konsilistoj el ĉiu Tutmonda Elekta kaj Administra Regiono reduktu per voĉdonado inter si mem la nombron de la kandidatoj al ne malpli ol la duoblo kaj ne pli ol la trioblo de la elektota nombro.

4.  Kandidatoj por servi kiel membroj en la Domo de Konsilistoj devas esti minimume 25‑jaraj, kaj ili faru ĵuron pri servado al la homaro. Postulo pri loĝado‑daŭro ne ekzistu, kaj la kandidato ne necesas esti loĝanto en la regiono, el kiu oni kandidatigis aŭ elektis lin.

5.  La membroj de la Domo de Konsilistoj el ĉiu regiono estu elektataj fare de samregionaj membroj de la du aliaj Domoj de la Mondparlamento.

6.  Konsilistoj estu elektataj por servi dum dek jaroj. Duono de la membroj de la Domo de Konsilistoj estu elektata ĉiujn kvin jarojn. Konsilistoj povas servi dum sekvantaj periodoj sen limigo. Ĉiu Konsilisto havu unu voĉon.

Sekcio F. Proceduroj de la Mondparlamento

1.  Dum la unua kunsido post ĝeneralaj elektoj ĉiu domo de la Mondparlamento elektu liston de kvin kunvenestroj el siaj propraj membroj, po unu el ĉiu el la kvin Kontinentaj Divizioj. La kunvenestroj rotaciu jare tiel, ke ĉiu servos dum unu jaro kiel ĉefa prezidanta oficisto, dum la aliaj kvar servu kiel vic‑kunvenestroj.

2.  Gruparoj de Kunvenestroj de ĉiu Domo kunvenos laŭbezone, por kunordigi la laboron de la Domoj de la Parlamento, kaj apartan kaj kunan.

3.  Iu ajn leĝdona propono aŭ ago povas esti iniciatata aŭ en la Domo de Teranoj aŭ en la Domo de Nacioj aŭ en ambaŭ samtempe, kaj ĝi fariĝu efika, se aprobite per simpla voĉ‑plimulto kaj en la Domo de Teranoj kaj en la Domo de Nacioj, escepte en tiuj okazoj, en kiuj absoluta voĉ‑plimulto aŭ alia voĉdona plimulto estas specifita en ĉi tiu Mondkonstitucio.

4.  Se leĝpropono iniciatita aŭ en la Domo de Teranoj aŭ en la Domo de Nacioj venas en senelirejan situacion, la propono iru aŭtomate al la Domo de Konsilistoj por decido per simpla voĉ‑plimulto, escepte en okazoj en kiuj alia plimulto estas postulita en ĉi tiu Mondkonstitucio. Iu ajn leĝpropono povas esti direktata por decido al la Domo de Konsilistoj per samtempa voĉdono de la aliaj du Domoj.

5.  La Domo de Konsilistoj rajtas iniciati iun ajn leĝproponon, kiu tiam estu prezentota al la aliaj du Domoj kaj kiu, por fariĝi efika, devas esti akceptita per simpla plimulto kaj de la Domo de Teranoj kaj de la Domo de Nacioj, se ne alia voĉ‑plimulto estas postulita en la preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio.

6.  La Domo de Konsilistoj rajtas prezenti opinion aŭ rezolucion pri iu ajn leĝpropono troviĝanta antaŭ unu el la aliaj du Domoj; ĉiu el la aliaj Domoj rajtas peti la opinion de la Domo de Konsilistoj antaŭ ol agi pri leĝpropono.

7.  Ĉiu Domo de la Mondparlamento akceptu sian propran proceduran regularon, kiu estu konforma al la proceduroj prezentitaj en ĉi tiu Mondkonstitucio, kaj kiu estu planita por faciligi kunordigitan funkciadon de la tri Domoj.

8.  Aprobo de enoficigoj fare de la Mondparlamento aŭ fare de iu Domo necesigu simplan voĉ‑plimulton, sed eksigoj pro iu kaŭzo necesigu absolutan voĉ‑plimulton.

9.  Post kiam la Plen‑Funkcia Stadio de la Mondregistaro estos deklarita, okazu ĉiujn kvin jarojn, ĝeneralaj elektoj de Mondparlamentanoj al la Domo de Teranoj. La unua ĝenerala elekto okazu dum la unuaj du jaroj post deklaro de la Plen‑Funkcia Stadio de la Mondregistaro.

10.  Ĝis kiam la Plen‑Funkcia Stadio de la Mondregistaro estos deklarita, elektoj de Mondparlamentanoj al la Domo de Teranoj povas esti okazigataj, kiam ajn efektivigeblaj laŭ la kampanjo por ratifikado de ĉi tiu Mondkonstitucio.

11.  Regulaj kunsidoj de la Domo de Teranoj kaj de la Domo de Nacioj de la Mondparlamento okazu ĉiujare la duan lundon de januaro.

12.  Ĉiu nacio laŭ siaj propraj proceduroj enoficigu aŭ elektu la Mondparlamentanojn al la Domo de Nacioj almenaŭ tridek tagojn antaŭ la kunven‑dato de la Mondparlamento en januaro.

13.  La Domo de Teranoj kune kun la Domo de Nacioj elektu la membrojn al la Domo de Konsilistoj de la Mondparlamento dum la monato januaro post ĝeneralaj elektoj. Post tiaj elektoj kunvenu la Domo de Konsilistoj por sia unua kunsido la duan lundon de marto, kaj post tio samtempe kun la aliaj du Domoj.

14.  Kromelektoj por plenigi vakantecojn estu faritaj antaŭ la fino de tri monatoj post la ekesto de la vakanteco aŭ vakantecoj.

15.  Sesio de Mondparlamento daŭru minimume naŭ monatojn ĉiujare. Unu aŭ du interrompoj povas okazi ĉiujare je tempoj kaj daŭroj decidotaj per simpla plimulto de la Domo de Teranoj kaj Domo de Nacioj komune kunvenantaj.

16.  Jaraj salajroj estu la samaj por la Mondparlamentanoj en ĉiuj tri Domoj, escepte por tiuj, kiuj servas ankaŭ kiel membroj de la Prezidio kaj/aŭ de la Mondministraro.

17.  Salajro‑tarifojn por Mondparlamentanoj, por Prezidianoj kaj por Mondministroj determinu la Mondparlamento.

Artikolo 6  La Mondestraro

Sekcio A  Funkcioj kaj Povoj de la Mondestraro

1.  Efektivigi bazan sistemon de tutmonda leĝaro kiel difinita en la Mondkonstitucio kaj en la kodigita sistemo de la tutmonda leĝaro post aprobo fare de la Mondparlamento.

2.  Efektivigi la leĝaron, kiun la Mondparlamento leĝigis.

3.  Proponi kaj rekomendi leĝdonadon por leĝigo fare de la Mondparlamento.

4.  Kunvenigi, se necese, la Mondparlamenton por specialaj kunsidoj.

5.  Direkti la Tutmondan Administracion, la Integrantan Komplekson kaj ĉiujn iliajn departementojn, buroojn, oficejojn, institutojn kaj branĉojn.

6.  Kandidatigi, elekti kaj eksigi la estrojn de la diversaj organoj, branĉoj, departementoj, burooj, oficejoj, komisionoj, institutoj, institucioj kaj aliaj sekcioj de la Mondregistaro, laŭ la preskriboj en ĉi tiu Mondkonstitucio kaj kiel specifite en leĝproponoj leĝigitaj de la Mondparlamento.

7.  Prepari kaj prezenti ĉiujare al la Mondparlamento ampleksan buĝeton por la agadoj de la Mondregistaro, kaj prepari kaj prezenti periode buĝetajn prognozojn por kelkjaraj periodoj.

 8.  Difini kaj proponi prioritatojn por tutmonda leĝdonado kaj buĝetaj atribuoj.

9.  Esti respondeca al la Mondparlamento por elspezoj de buĝetaj atribuoj faritaj de la Mondparlamento laŭ aprobitaj kaj pli longperiodaj buĝetoj, submetotaj al revizioj aprobotaj de la Mondparlamento.

Sekcio B   Konsisto de la Mondestraro

La Mondestraro konsistu el Prezidio de kvin membroj kaj el Mondministraro de dudek ĝis tridek membroj, el kiuj ĉiuj estu Mondparlamentanoj.

Sekcio C   La Prezidio

1.  La Prezidio konsistu el kvin membroj, unu nomota Prezidanto kaj la aliaj kvar Vicprezidantoj. Ĉiu Prezidiano apartenu al malsama Kontinenta Divizio.

2.  La prezidanteco en la Prezidio rotaciu ĉiujare, ĉiu membro servanta laŭvice kiel Prezidanto, dum la aliaj kvar servu kiel Vicprezidantoj. La sinsekvon de la rotacio decidu la Prezidio.

3.  Decidoj de la Prezidio estu farataj kolektive surbaze de plimulto.

4.  Ĉiu Prezidiano estu Mondparlamentano, aŭ elektita al la Domo de Teranoj, aŭ al la Domo de Konsilistoj, aŭ enoficigita aŭ elektita al la Domo de Nacioj.

5.  Kandidatigoj al la Prezidio estu farataj de la Domo de Konsilistoj. La nombro de la kandidatoj estu la duoblo ĝis la trioblo de la nombro elektota. Ne pli ol triono de la kandidatoj apartenu al la Domo de Konsilistoj aŭ al la Domo de Nacioj; kandidatoj devas esti proponitaj el ĉiuj Kontinentaj Divizioj.

6.  El la kandidatoj, kiujn proponis la Domo de Konsilistoj, la Prezidio estu elektita per voĉdono de la kombinita membraro de ĉiuj tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido. Voĉ‑plimulto de minimume 40 procentoj de la tuta membraro de la Mondparlamento estu bezonata, por elekti ĉiun membron de la Prezidio, se necese kun sinsekvaj eliminaj balotadoj, ĝis la bezonata plimulto estos atingita.

 7.  Prezidianoj povas esti eksigataj pro iuj kaŭzoj aŭ individue aŭ kolektive per absoluta voĉ‑plimulto de la kombinita membraro de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

8.  La oficperiodo en la Prezidio daŭru kvin jarojn kune kun la oficperiodoj de la Prezidianoj kiel Mondparlamentanoj, escepte ke ĉe la fino de ĉiu kvinjara periodo la Prezidianoj daŭrigu la servadon, ĝis la nova Prezidio por la sekvanta periodo estos elektita. Membreco en la Prezidio estu limigita al du sinsekvaj periodoj.

Sekcio D   La Mondministraro

1.  La Mondministraro konsistu el dudek ĝis tridek Mondministroj, kun minimume unu Mondministro el ĉiu el la dek Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Grandregionoj de la Mondo.

2.  Ĉiuj Mondministroj estu Mondparlamentanoj.

3.  Ne pli ol du Mondministroj estu el iu ajn unuopa nacio de la Mondfederaĵo. Nur unu Mondministro rajtas aparteni al nacio, de kiu Mondparlamentano servas kiel Prezidiano.

4.  Ĉiu Mondministro servu kiel estro de departemento aŭ branĉo de la

Tutmonda Administracio aŭ de la Integranta Komplekso, kaj laŭ tiu ĉi ofico li estu nomita Ministro de la koncerna departemento aŭ branĉo.

 5.  Kandidatigoj por Mondministroj estu faritaj fare de la Prezidio, konsiderante la diversajn funkciojn plenumotajn de la Mondministroj. La Prezidio kandidatigu ne pli ol la duoblon de la nombro elektota.

6.  La Mondministraro estu elektita per simpla plimulto fare de la kombinita membraro de ĉiuj tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

7.  Mondministroj povas esti eloficigitaj pro iu kaŭzo individue aŭ kolektive per absoluta plimulto de la voĉoj de la kombinita membraro de ĉiuj tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

8.  La oficperiodo de la Mondministraro daŭru kvin jarojn kune kun la oficperiodoj de la Mondministroj kiel Mondparlamentanoj, escepte ke ĉe la fino de ĉiu kvinjara periodo la enoficigitaj Ministroj daŭrigu la servadon ĝis la nova Mondministraro por la sekvanta periodo estos elektita. Membreco en la Mondministraro estu limigita al tri sinsekvaj periodoj, senkonsidere ŝanĝojn en la ministraj pozicioj.

Sekcio E  Proceduroj de la Mondministraro

1.  La Prezidio distribuu la ministrajn oficojn inter la membroj de la Ministraro por estri la diversajn administrajn departementojn kaj la pli gravajn branĉojn de la Administracio kaj de la Integranta Komplekso. Ĉiu Vicprezidanto povas ankaŭ servi kiel Ministro kaj estri administran departementon, sed ne la Prezidanto. Ministraj oficoj povas esti ŝanĝataj laŭ la bontrovo de la Prezidio. Membro de la Ministraro aŭ Vicprezidanto povas okupi pli ol unu ministran oficon, sed ne pli ol tri, kondiĉe ke neniu Mondministro estu sen ministra ofico.

2.  La Prezidio, konsulte kun la Mondministraro, preparu kaj prezentu al la Mondparlamento proksime al la komenco de ĉiu jaro proponon de programo por tutmonda leĝdonado. La Prezidio rajtas prezenti aliajn leĝproponojn dum la jaro.

3.  La Prezidio, konsultinte kun la Mondministraro kaj kun la Tutmonda Financ‑Administracio (vidu Artikolon 8, Sekcio G‑1‑h) estu respondeca por prepari kaj prezenti al la Mondparlamento jaran buĝet‑proponon kaj buĝetajn prognozojn por kelkjaraj periodoj.

4.  Ĉiu Ministro kaj Vicprezidanto kiel ministro por speciala departemento aŭ branĉo preparu jar‑raporton por la koncerna departemento aŭ branĉo, prezentotan kaj al la Prezidio kaj al la Mondparlamento.

5.  Prezidianoj kaj Mondministroj estu ĉiam kaj individue kaj kolektive respondecaj al la Mondparlamento.

6.  Vakantecoj iam ajn okazontaj en la Mondestraro estu plenigitaj dum sesdek tagoj per kandidatigoj kaj elektoj sammaniere kiel por la origina plenigo de la oficoj.

Sekcio F  Limigoj por la Mondestraro

1.  La Mondestraro neniam ŝanĝu, suspendu, mallongigu, malobservu aŭ alimaniere malobeu iun ajn preskribon de ĉi tiu Mondkonstitucio aŭ iun mondleĝon leĝigitan aŭ aprobitan de la Mondparlamento laŭ la preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio.

2.  La Mondestraro ne havu vetoon pri iu leĝo akceptita de la Mondparlamento.

3.  La Mondestraro ne rajtu disigi la Mondparlamenton aŭ iun Domon de la Mondparlamento.

4.  La Mondestraro ne kontraŭagu decidojn de la Tutmondaj Kortumoj.

5.  La Mondestraro estu devigita, fidele plenumi la tutan leĝaron akceptitan de la Mondparlamento laŭ la preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio; ĝi ne konfisku aŭ rifuzu elspezi fondusojn atribuitajn de la Mondparlamento, kaj ankaŭ ne elspezu pli grandajn sumojn ol buĝete atribuitaj de la Mondparlamento.

6.  La Mondestraro ne superregu aŭ kontraŭdiru decidojn aŭ limigojn de la Mondparlamento, de la Tutmonda Juĝistaro, aŭ la preskribojn de ĉi tiu Mondkonstitucio per iu ajn rimedo de estrara ordono aŭ privilegio aŭ per iu kriza deklaracio aŭ dekreto.

Artikolo 7  La Tutmonda Administracio

Sekcio A  Funkcioj de la Tutmonda Administracio

1.  La Tutmonda Administracio estu organizita por plenumi la detalan kaj daŭran administradon kaj efektivigon de la monda leĝaro.

2.  La Tutmonda Administracio troviĝu sub la direktado de la Mondestraro, kaj estu ĉiam respondeca al la Mondestraro.

3.  La Tutmonda Administracio estu tiel organizita, ke ĝi povu doni profesian kontinuecon al la administraj kaj efektivigaj laboroj.

Sekcio B   Strukturo kaj proceduroj

   de la Tutmonda Administracio

1.  La Tutmonda Administracio konsistu el profesie organizitaj departementoj kaj branĉoj por ĉiuj agad‑kampoj bezonantaj kontinuecon de administrado kaj efektivigado fare de la Mondregistaro.

2.  Ĉiu departemento aŭ pli grava branĉo de la Tutmonda Administracio estu estrata de Ministro, kiu estu Mondministro aŭ Vicprezidanto en la Prezidio.

3.  Ĉiu departemento aŭ pli grava branĉo de la Tutmonda Administracio havu kiel stabestron Ĉefadministranton, kiu helpu la Ministron kaj kontrolu la detalan laboron de la departemento aŭ branĉo.

4.  Ĉiu Ĉefadministranto estu kandidatigita de la Ministro de la koncerna departemento aŭ branĉo el personoj en listo de superuloj de la Tutmonda Civilserva Administracio, tuj post starigo de tiuj listoj fare de la Tutmonda Civilserva Administracio, kaj li estu konfirmita de la Prezidio. Dumtempaj enoficigoj okazu fare de la Ministroj kun konfirmo de la Prezidio ĝis la starigo de la listoj de superuloj.

5.  Ekzistu Ĝenerala Sekretario de la Tutmonda Administracio, kiu estu kandidatigita de la Prezidio kaj konfirmita per absoluta plimulto de la tuta Mondministraro.

6.  La funkcioj kaj respondecoj de la Ĝenerala Sekretario de la Tutmonda Administracio estu helpi en la kunordigado de la laborado de la Ĉefadministrantoj de departementoj kaj branĉoj de la Tutmonda Administracio. La Ĝenerala Sekretario estu ĉiam submetita al la direktado de la Prezidio, kaj li estu rekte respondeca al la Prezidio.

7.  La dungiteco de iu ajn Ĉefadministranto kaj de la Ĝenerala Sekretario povas esti finita pro iu kaŭzo fare de la Mondministraro kune kun la Prezidio per absoluta voĉ‑plimulto, sed ne kontraŭe al civilserva regularo, kiu protektas ofic‑tenadon surbaze de kompetenteco.

8. Ĉiu Ministro de departemento aŭ branĉo de la Tutmonda Administracio, estante ankaŭ Mondparlamentano, provizu daŭran interrilaton inter la koncerna departemento aŭ branĉo kaj la Mondparlamento, kaj li respondu ĉiam al iuj ajn demandoj aŭ informpetoj de la Parlamento, inkludante komitatojn de iu ajn Domo de la Mondparlamento.

9.  La Prezidio kune kun la koncerna Ministro en ĉiu unuopa okazo estu respondeca por la dekomenca organizado de ĉiu unuopa departemento aŭ pli grava branĉo de la Tutmonda Administracio.

10.  La transdono de leĝdonaj taskoj, konstituciaj preskriboj kaj mondleĝaj aferoj al specifaj departementoj kaj branĉoj por administrado kaj efektivigado estu farita de la Prezidio konsulte kun la Mondministraro kaj la Ĝenerala Sekretario, se ne specife aranĝita en leĝaro, aprobita de la Mondparlamento.

11.  La Prezidio, konsulte kun la Mondministraro, rajtas proponi la kreon de aliaj departementoj kaj branĉoj, kiuj havu ministerian statuson;

ĝi rajtas proponi la modifon, kombinon aŭ disigon de ekzistantaj departementoj kaj branĉoj de ministeria statuso se necesa aŭ dezirinda. Iu ajn tia kreo, modifo, kombino aŭ disigo bezonu simplan aproban plimulton de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

12.  La Mondparlamento rajtas per absoluta voĉplimulto de la tri Domoj dum komuna kunsido decidi la kreon de novaj departementoj aŭ branĉoj de ministeria statuso en la Tutmonda Administracio, aŭ rajtas direkti la Mondestraron por modifi, kombini aŭ disigi ekzistantajn departementojn de ministeria statuso.

13.  La Prezidio kaj la Mondestraro ne rajtas krei, establi aŭ konservi iun ajn administran aŭ ekzekutivan departementon aŭ branĉon por eviti kontrolon fare de la Mondparlamento.

Sekcio C  Departementoj de la

          Tutmonda Administracio

Inter la ministeri‑statusaj departementoj kaj branĉoj de la Tutmonda Administracio troviĝu tiuj, kiuj sekvas en ĉi tiu sekcio. Sed ili ne estu limigitaj al la menciitaj kaj estu submeteblaj al ŝanĝoj en priskriba terminologio.  Ĉiu pli grava administra kampo estu estrata de Ministro kaj Ĉefadministraro aŭ de Vicprezidanto kaj Ĉefadministranto.

1.  Malarmado kaj Militprevento

2.  Loĝantaro

3.  Nutraĵoj kaj Agrikulturo

4.  Akvoprovizoj kaj Akvovojoj

5.  Sano kaj Nutrado

6.  Edukado

7.  Kultura Diverseco kaj la Arto

8.  Loĝlokoj kaj Setlejoj

9.  Naturmedio kaj Ekologio

10.  Tutmondaj Resurcoj

11.  Oceanoj kaj Marfundoj

12.  Atmosfero kaj Spaco

13.  Energio

14.  Scienco kaj Teknologio

15.  Genetika Esplorado kaj Inĝenierado

16.  Laboro kaj Enspezo

17.  Ekonomia kaj Sociala Evoluigo.

18.  Komerco kaj Industrio

19.  Transportado kaj Vojaĝado

20.  Multnaciaj Korporacioj

21.  Komunikado kaj Informado

22.  Homaj Rajtoj

23.  Egaldistribua Justeco

24.  Tutmonda Servad‑Korpuso

25.  Tutmondaj Teritorioj, Ĉefurboj kaj

       Parkoj

26.  Eksteraj Rilatoj

27.  Demokratiaj Proceduroj

28.  Impostoj.

Artikolo 8 La Integranta Komplekso

Sekcio A   Difino

1.  Iuj administraj, esploraj, planantaj kaj faciligaj branĉoj de la Mondregistaro, kiuj estas speciale gravaj por la kontentiga funkciado de ĉiuj

aŭ la plej multaj aspektoj de la Mondregistaro, estu nomitaj Integranta Komplekso. La Integranta Komplekso enhavu branĉojn listitajn en ĉi tiu sekcio kun la antaŭkondiĉo, ke aliaj branĉoj povas esti aldonataj laŭ rekomendo de la Prezidio sekvota per decido de la Mondparlamento.

          a) La Tutmonda Civilserva Administracio.

          b) La Tutmonda Administracio por Limoj kaj Elektoj.

          c) La Instituto por Registaraj Proceduroj kaj Tutmondaj Problemoj.

          d) La Institucio por Esplorado kaj Planado.

          e) La Institucio por Teknologia kaj Naturmedia Taksado.

          f) La Tutmonda Financ‑Administracio.

2.  Ĉiu branĉo de la Integranta Komplekso estu estrata de Ministro kaj Ĉefadministranto, aŭ de Vicprezidanto kaj Ĉefadministranto, kune kun komisiono kiel poste preskribite. La proceduraj reguloj por ĉiu branĉo estu deciditaj de plimulto de la komisionanoj kune kun la Ĉefadministranto kaj la Ministro aŭ Vicprezidanto.

3.  La Mondparlamento povas iam ajn difini pliajn respondecojn, funkciadon kaj organizadon de branĉoj de la Integranta Komplekso laŭ la preskriboj de Artikolo VIII kaj aliaj preskriboj de la Mondkonstitucio.

4.  Ĉiu branĉo de la Integranta Komplekso faru jarraporton al la Mondparlamento kaj la Prezidio.

Sekcio B   La Tutmonda Civilserva Administracio

1.  La funkcioj de la Tutmonda Civilserva Administracio estu la jenaj, sed ne limigitaj al ili:

a)  Formiuli kaj difini normojn, kvalifikojn, testojn, ekzamenojn kaj salajrajn tabelojn por la personaro de ĉiuj organoj, departementoj, burooj, oficejoj, komisionoj kaj branĉoj de la Mondregistaro, konforme al la preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio kaj bezonantaj aprobon de la Prezidio kaj Mondministraro, kun submetiĝo al revizio kaj aprobo fare de la Mondparlamento.

b)  Estigi por ĉiuj personaraj kategorioj nomlistojn de kompetentaj personoj enoficigeblaj aŭ dungeblaj por servi en la Mondregistaro.

c)  Elekti kaj dungi laŭ peto de iu ajn registara organo, departemento, buroo, organizo, instituto, komisiono, branĉo aŭ rajtigita funkciulo, tiujn kompetentajn personojn, kiuj povus esti bezonataj kaj kies dungado estas rajtigita, krom por postenoj, por kiuj la personoj estas elektendaj aŭ enoficigendaj laŭ preskriboj de la Mondkonstitucio aŭ laŭ specifa leĝo de la Mondparlamento.

2.  La Tutmonda Civilserva Administracio estu estrata de dek‑membra komisiono aldone al la Ministro aŭ Vicprezidanto kaj Ĉefadministranto. La komisiono konsistu el po unu komisionano el ĉiuj dek Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Grand‑Regionoj. La personoj servontaj kiel komisionanoj estu kandidatigitaj fare de la Domo de Konsilistoj kaj poste do enoficigitaj por kvinjara periodo fare de la Prezidio. Komisionanoj povas servi dum sinsekvaj periodoj.

Sekcio C  La Tutmonda Administracio por Limoj kaj Elektoj

1.  La funkcioj de la Tutmonda Administracio por Limoj kaj Elektoj inkludu la sekvantajn, sed ne estu limigitaj al ili:

a)  Difini la limojn de la bazaj Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj, de la Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj kaj GrandRegionoj, kaj de la Kontinentaj Divizioj, por submeti ilin por aprobo per leĝdona ago al la Mondparlamento.

b)  Alĝustigi laŭbezone ĉiujn dek aŭ kvin jarojn la limojn de la Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj, de la Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj kaj Grand‑Regionoj, kaj de la Kontinentaj Divizioj, kun submetiĝo al la Mondparlamento por aprobo.

c)  Difini detalajn procedurojn por la kandidatigo kaj elekto de Mondparlamentanoj al la Domo de Teranoj kaj al la Domo de Konsilistoj, kun submetiĝo al la Mondparlamento por aprobo.

d)  Aranĝi la elektadon de Mondparlamentanoj al la Domo de Teranoj kaj al la Domo de Konsilistoj.

e) Antaŭ ĉiu Mondparlamenta Elekto, pretigi Informlibretojn por

Voĉdonontoj kiuj resumu gravajn aktualajn publikajn demandojn, kaj

listigu ĉiujn kandidatojn por elektaj oficoj,kun la norma informaro pri

ĉiu kandidato, kaj doni spacon por ke ĉiu kandidato povu deklari siajn

opiniojn pri la difinitaj ĉefaj demandoj, kiel ankaŭ pri iu alia

siaopinie grava demando; inkluzivi informon pri ajnaj iniciatoj aŭ

referendumoj kiuj estas pribalototaj: distribui la Informlibretojn por

Voĉdonontoj por ĉiu Tutmonda Elekta Distrikto, aŭ konvena grupo da

Distriktoj; kaj havigi la konsilon de la Instituto pri Registaraj Proceduroj,

kaj la Oficejo por Teknologia kaj Naturmedia Taksado kiam pretiganta la

libretojn.

f)  Difini regularon por tutmondaj politikaj partioj, submetotan al la Mondparlamento por aprobo kaj submetotan al reekzamenado kaj rekomendoj fare de la Tutmonda Rajtprotektantaro.

g)Difini detale la procedurojn por leĝdona iniciato kaj referendumo de la Civitanoj de la Tero, kaj okazigi balotadon pri supernaciaj aŭ tutmondaj iniciatoj kaj referendumoj lige kun Monparlamentaj elektoj.

h)  Direkti plebiscitojn, se petite de aliaj organoj de la Mondregistaro, kaj fari rekomendojn por la solvado de lim‑disputoj.

i)  Direkti ĉiujn kvin jarojn tutmondan popolnombradon, kaj prepari kaj konservi kompletajn demografiajn analizojn de la Tero.

2.  La Tutmonda Administracio por Limoj kaj Elektoj estu estrata de dekmembra komisiono aldone al la Ĉefadministranto kaj la Ministro aŭ Vicprezidanto. La komisiono konsistu el po unu komisionano el ĉiuj dek Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Grand‑Regionoj. La personoj servontaj kiel komisionanoj estu kandidatigitaj de la Domo de Konsilistoj kaj poste do enoficigitaj por kvinjara periodo de la Prezidio. Komisionanoj povos servi dum sinsekvaj periodoj.

Sekcio D  La Instituto por Registaraj Proceduroj kaj Tutmondaj Problemoj

1.  La funkcioj de la Instituto por Registaraj Proceduroj kaj Tutmondaj Problemoj estu la sekvantaj, sed ne limigitaj al ili:

a)  Ellabori kaj okazigi kursojn por informi, eduki kaj instrui ĉiujn dungitojn, kiuj servas al la Mondregistaro, inkludante Mondparlamentanojn kaj ĉiujn aliajn personojn elektitajn, enoficigitajn kaj civilservajn, por ke ĉiu persono laboranta por la Mondregistaro havu pli bonan komprenon pri la funkcioj, strukturoj, proceduroj kaj interrilatoj de la diversaj organoj, departementoj, burooj, oficejoj, institutoj, komisionoj, branĉoj kaj aliaj sekcioj de la Mondregistaro.

b)  Ellabori kaj okazigi kursojn kaj seminariojn por informado, edukado, diskutado, ĝisdatigo kaj por novaj ideoj en ĉiuj sferoj de mondproblemoj, precipe por Mondparlamentanoj kaj Mondestraranoj, kaj por la ĉefaj personoj de ĉiuj organoj, departementoj kaj branĉoj de la Mondregistaro, sed partopreneblaj por ĉiuj, kiuj laboras por la Mondregistaro.

c)  Alvenigi kvalifikitajn personojn el privataj kaj publikaj universitatoj, kolegioj, esplor‑ kaj agad‑organizoj el multaj landoj, kaj aliajn kvalifikitajn personojn, por prelegi kaj por esti konsilistoj por kursoj kaj seminarioj organizitaj de la Instituto por Registaraj Proceduroj kaj Tutmondaj Problemoj.

d)  Kontrakti kun privataj aŭ publikaj universitatoj kaj kolegioj aŭ aliaj institucioj por organizi kursojn aŭ seminariojn por la Instituto.

2.  La Instituto por Registaraj Proceduroj kaj Tutmondaj Problemoj estu direktata de dek‑membra komisiono aldone al la Ĉefadministranto kaj Ministro aŭ Vicprezidanto. La komisiono konsistu el po unu komisionano nomota fare de la Domo de Teranoj, de la Domo de Nacioj, de la Domo de Konsilistoj, de la Prezidio, de la Kolegaro de Mondjuĝistoj, de la Tutmonda Rajtprotektantaro, de la Buroo de Mondprokuroroj, de la Institucio por Esplorado kaj Planado, de la Institucio por Teknologia kaj Naturmedia Taksado kaj de la Tutmonda Financ‑Adminstracio. Komisionanoj servu dum kvinjaraj periodoj kaj rajtas servi dum sinsekvaj periodoj.

Sekcio E  La Institucio por Esplorado kaj Planado

1.  La funkcioj de la Institucio por Esplorado kaj Planado estu la sekvantaj sed ne limigitaj al ili:

a)  Servi al la Mondparlamento, la Mondestraro, la Tutmonda Administracio kaj al aliaj organoj, departementoj kaj branĉoj de la Mondregistaro en iu ajn afero, kiu bezonas esploradon kaj planadon pri kiu la Institucio estas kompetenta.

b)  Prepari kaj konservadi ampleksan inventarion pri tutmondaj resurcoj.

c)  Prepari ampleksajn, longtempajn planojn por la evoluigo, konservado, reuzado kaj justa divido de la resurcoj de la Tero por la bono de ĉiuj Teranoj, submetotajn al leĝdonado fare de la Mondparlamento.

d)  Prepari kaj konservi ampleksan liston kaj priskribon de ĉiuj mondproblemoj, inkludante iliajn interrilatojn, efik‑tempajn prognozojn, kaj proponitajn solvojn, kune kun bibliografioj.

e)  Esplori kaj helpi ĉe parlamentaj klopodoj, se petite de iu ajn Mondparlamentano aŭ komitato de iu Mondparlamenta Domo.

f)  Esplori kaj helpi ĉe la preparo de proponotaj leĝaro aŭ leĝdonaj programoj kaj ĉe ilia laŭtempa aranĝo, laŭ la peto de la Prezidio aŭ Mondministraro aŭ de iu ajn Ministro.

g)  Esplori kaj prepari raportojn laŭ peto de iu ajn alia organo, departemento aŭ institucio de la Mondregistaro.

h)  Havigi helpon de publikaj kaj privataj universitatoj, kolegioj, esplorinstitucioj kaj de aliaj asocioj kaj organizoj por diversaj esploraj kaj planadaj projektoj.

i)  Kontrakti kun publikaj kaj privataj universitatoj, kolegioj, esplor‑institucioj kaj aliaj organizoj pri preparado de specifaj raportoj, studoj kaj proponoj.

j)  Konservi ampleksan Mondbibliotekon por la uzo de ĉiuj Mondparlamentanoj, kaj por la uzo de ĉiuj aliaj oficialuloj kaj personoj servantaj al la Mondregistaro, kaj ankaŭ por publika informado.

2.  La Institucio por Esplorado kaj Planado estu direktata de dek‑membra komisiono aldone al la Ĉefadministranto kaj Ministro aŭ Vicprezidanto. La komisiono konsistu el po unu komisionano nomota fare de la Domo de Teranoj, de la Domo de Nacioj, de la Domo de Konsilistoj, de la Prezidio, de la Kolegaro de Mondjuĝistoj, de la Buroo de Mondprokuroroj, de la Tutmonda Rajtprotektantaro, de la Institucio por Teknologia kaj Naturmedia Taksado, de la Instituto por Registaraj Proceduroj kaj Tutmondaj Problemoj, kaj de la Tutmonda Financ‑Administracio. Komisionanoj servu dum kvinjaraj periodoj kaj rajtas servi dum sinsekvaj periodoj.

Sekcio F  La Institucio por Teknologia

          kaj Naturmedia Taksado

1.  La funkcioj de la Institucio por Teknologia kaj Naturmedia Taksado estu la sekvantaj, sed ne limigitaj al ili:

a)  Establi kaj konservi registron kaj priskribon de ĉiuj signifohavaj teknologiaj nov‑enkondukaĵoj kune kun efik‑prognozoj.

b)  Ekzameni, analizi kaj taksi la efikojn kaj sekvojn de teknologiaj nov‑enkondukaĵoj, kiuj povus havi grave bonfarajn aŭ grave damaĝajn aŭ danĝerajn sekvojn por homa vivo aŭ por la ekologio de vivo sur la Tero, aŭ kiuj povus bezoni specialan regularon aŭ malpermesojn por preventi aŭ elimini danĝerojn aŭ por certigi bonefikojn.

c)  Ekzameni, analizi kaj taksi naturmediajn kaj ekologiajn problemojn, precipe tiujn, kiuj povus sekvi el entrudiĝoj kaj ŝanĝoj de la naturmedio aŭ de ekologiaj interrilatoj, kiuj eble estis kaŭzitaj de teknologiaj nov‑enkondukaĵoj, de resurc‑utiligaj procedoj, de paternoj de homaj setlejoj, de energi‑produktado, de paternoj de ekonomia aŭ industria evoluigo, aŭ de aliaj homfaritaj entrudiĝoj aŭ naturmediaj ŝanĝoj, aŭ kiuj povus sekvi el naturaj kaŭzoj.

d)  Starigi kaj prizorgi tutmondan observadan retaron por mezuri eble damaĝajn efikojn de teknologiaj nov‑enkondukaĵoj kaj naturmediaj disordigoj, por ke reĝustigaj agadoj povu esti planataj.

e)  Prepari rekomendojn bazitajn sur teknologiaj kaj naturmediaj analizoj kaj taksoj, kiuj povus servi kiel gvid‑linioj por la Mondparlamento, la Mondestraro, la Tutmonda Administracio, la Institucio por Esplorado kaj Planado, kaj por la aliaj organoj, departementoj kaj branĉoj de la Mondregistaro, kiel ankaŭ por individuoj servantaj al la Mondregistaro kaj por naciaj kaj lokaj registaroj kaj leĝfaraj instancoj.

f)  Havigi volontulan aŭ perkontraktan helpon kaj partoprenon de privataj kaj publikaj universitatoj, kolegioj, esplor‑institucioj kaj de aliaj asocioj kaj organizoj laborantaj sur la kampo de teknologia kaj naturmedia taksado.

g)  Havigi volontulan aŭ perkontraktan helpon kaj partoprenon de privataj kaj publikaj universitatoj, kolegioj, esplor‑institucioj kaj de aliaj organizoj por elpensi kaj evoluigi alternativojn al damaĝantaj aŭ danĝeraj teknologioj kaj naturmedie disrompaj agadoj, kaj por elpensi kontrol‑rimedojn por certigi bonfarajn rezultojn de teknologiaj novenkondukaĵoj kaj por preventi damaĝantajn rezultojn de aŭ teknologiaj nov‑enkondukaĵoj aŭ naturmediaj ŝanĝoj, kun submetiĝo de ĉio ĉi al leĝdonado por efektivigado fare de la Mondparlamento.

2.  La Institucio por Teknologia kaj Naturmedia Taksado estu direktata de dekmembra komisiono aldone al la Ĉefadministranto kaj Ministro aŭ Vicprezidanto. La komisiono konsistu el po unu komisionano el ĉiu el la dek Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Grand‑Regionoj. La servontaj komisionanoj, estu kandidatigitaj de la Domo de Konsilistoj kaj tiam enoficigitaj de la Prezidio por kvinjaraj periodoj. Komisionanoj rajtas servi dum sinsekvaj periodoj.

Sekcio G  La Tutmonda Financ‑Administracio

1.  La funkcioj de la Tutmonda Financ‑Administracio estu la jenaj, sed ne limigitaj al ili:

a) Establi kaj funkciigi la procedurojn por la kolektado de enspezoj por la Mondregistaro, konforme al leĝoj de la Mondparlamento, inkludante impostojn, tutmonde kalkulitajn sociajn kaj publikajn kostojn, licencojn, kotizojn, enspez-dividajn aranĝojn, enspezojn devenantaj de

super-naciaj entreprenoj aŭ projektoj aŭ resurc-ekspluatado, kaj ĉiujn aliajn fontojn.

b)  Funkciigi Tergloban Kontad‑Buroon kaj sub ĝia aŭtoritato prepari kost/util‑studojn kaj raportojn pri la funkciado kaj agadoj de la Mondregistaro kaj de ĝiaj organoj, departementoj, branĉoj, burooj, institucioj, komisionoj, institutoj, oficejoj kaj de aliaj sekcioj aŭ projektoj. Ĉe tiuj studoj kaj raportoj estas konsiderendaj ne nur rektaj financaj kostoj kaj utiloj, sed ankaŭ homaj, sociaj, naturmediaj, nerektaj, longtempaj kaj aliaj kostoj kaj utiloj, kaj realaj aŭ eblaj danĝeroj aŭ damaĝoj. Tiuj studoj kaj raportoj estu ankaŭ planitaj por malkovri malŝparojn, neefikecojn, misaplikojn, koruptadon, alidirektadon, nenecesajn kostojn kaj aliajn eblajn neregulaĵojn.

 c)  Fari kost‑/util‑studojn kaj ‑raportojn laŭpete de iu Domo aŭ komitato de la Mondparlamento, kaj de la Prezidio, de la Mondministraro, de la Tutmonda Rajtprotektantaro, de la Buroo de Mondprokuroroj, de la Tutmonda Ĉefkortumo, aŭ de iu ajn administra departemento aŭ institucio de la Integranta Komplekso, kiel ankaŭ propra‑iniciate.

d)  Funkciigi Tergloban Buroon de Kontrolistoj kaj sub ĝia aŭtoritato kontroli la elspezadon de fondusoj de la Mondregistaro por ĉiuj celoj, projektoj kaj agadoj rajtigitaj fare de ĉi tiu Mondkonstitucio, de la Mondparlamento, de la Mondestraro, kaj de aliaj organoj, departementoj kaj institucioj de la Mondregistaro.

e)  Establi kaj funkciigi Tergloban Bank‑Sistemon, efektiviganta la transiron al tutmonda valuto, konforme al specifa leĝaro akceptota de la Mondparlamento.

f)  Konforme al specifa leĝaro leĝigita de la Mondparlamento, kaj kunlige kun la Tergloba Bank‑Sistemo establi kaj efektivigi la procedurojn de Tergloba Valut‑ kaj Kredit‑Sistemo bazota sur utilaj produkt‑kapacitoj kaj plenumadoj de kaj varoj kaj servoj. Tiu valut‑ kaj kreditsistemo estu planita por apliko en la Tergloba Bank‑Sistemo por financi la agadojn kaj projektojn de la Mondregistaro, kaj por ĉiuj aliaj celoj aprobitaj de la Mondparlamento, sen devigo pagi interezon por obligacioj, investaĵoj aŭ aliaj pretendoj de financa posedo aŭ ŝuldo.

g)  Establi kriteriojn por ampleksigo de financa kredito bazita sur konsideroj kiel homoj disponeblaj por labori, utileco, kost‑/util‑kontado, homaj kaj sociaj valoroj, naturmedia sano kaj estetiko, minimumigo de distribuaj malegalecoj, honesteco kompetenta administrado, taŭga teknologio, potencialaj produktado kaj plenumado.

h)  Establi kaj funkciigi Tergloban Asekuran Sistemon por kampoj de tutmonda bezono, kiuj transiras naciajn limojn, konforme al leĝaro aprobita de la Mondparlamento.

i)  Se petite, helpi la Prezidion ĉe la teknika preparado de buĝetoj por la funkciado de la Mondregistaro.

2.  La Tutmonda Financ‑Administracio estu direktata de dek‑membra komisiono kune kun la Ĉefadministranto kaj Ministro aŭ Vicprezidanto. La komisiono konsistu el po unu komisionano nomota de la Domo de Teranoj, de la Domo de Nacioj, de la Domo de Konsilistoj, de la Prezidio, de la Kolegaro de Mondjuĝistoj, de la Buroo de Mondprokuroroj, de la Tutmonda Rajtprotektantaro, de la Institucio por Esplorado kaj Planado, de la Institucio por Teknologia kaj Naturmedia Taksado, kaj de la Instituto por Registaraj Proceduroj kaj Tutmondaj Problemoj. Komisionanoj servu dum kvin‑jaraj periodoj kaj rajtas servi dum sinsekvaj periodoj.

Sekcio H. La Komisiono por Leĝ-Reviziado:

1. La funkcioj de la Leĝ-Revizia Komisiono estas ekzameni Mondajn Leĝojn kiujn la Mondparlamento leĝigas aŭ adoptas el la antaŭe ekzistanta internacia leĝaro por analizi ĉu iu specifa leĝo fariĝis arkaika aŭ obstrukca aŭ neadekvata por la intencitaj celoj; kaj sekve fari rekomendojn al la Mondparlamento pri nuligo aŭ amendo aŭ anstataŭigo.

2. La Komisiono por Leĝ-Reviziado konsistas el dek du membroj, inkluzive de po du elektotaj de ĉiu el la Domo de Teranoj, la Domo de Nacioj, la Domo de Konsilistoj, la Kolegaro de Mondaj Juĝistoj, la Tutmonda Rajtprotektantaro kaj la Prezidio. Membroj de la komisiono havos

deĵorperiodon de dek jaroj, kaj povas esti reelektitaj por servi sinsekvajn deĵorperiodojn. Duono de la komisionanoj kiam la komisiono ekestabliĝis estas elektitaj ĉiun kvinan jaron, kaj la unua deĵorperiodo por duono de la membroj estu nur kvin jaroj.

Artikolo 9  La Tutmonda Juĝistaro

Sekcio A  Jurisdikcio de la Tutmonda Ĉefkortumo

1.  La Tutmonda Ĉefkortumo estu establita kune kun tiuj regionaj kaj distriktaj Tutmondaj Kortumoj, kiuj eble poste pruviĝos necesaj. La Tutmonda Ĉefkortumo konsistu el kelkaj tribunaloj.

2.  La Tutmonda Ĉefkortumo kune kun tiuj regionaj kaj distriktaj Tutmondaj Kortumoj, kiuj eble estos establitaj, havu devigan jurisdikcion

en ĉiuj procesoj, disputoj, konfliktoj, kontraŭleĝaj agoj, civilaj procesoj, garantioj de civilaj kaj homaj rajtoj, konstituciaj interpretoj, aŭ en aliaj juĝ‑aferoj, estiĝintaj sub la preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio, tutmonda leĝfarado, kaj la korpo de tutmonda leĝaro aprobita de la Mondparlamento.

3.  Decidoj de la Tutmonda Ĉefkortumo estu devigaj al ĉiuj partioj implikitaj en ĉiuj procesoj kaj juĝ‑aferoj submetitaj por decido antaŭ iu ajn tribunalo de la Tutmonda Ĉefkortumo. Ĉiu tribunalo de la Tutmonda Ĉefkortumo konsistigu la plej altan apelacieblan kortumon, escepte se aferoj de ekster‑ordinara publika graveco estas transdonitaj al la Supera Tribunalo de la Tutmonda Ĉefkortumo, laŭ Sekcio E de Artikolo 9.

Sekcio B  Tribunaloj de la Tutmonda Ĉefkortumo

La tribunaloj de la Tutmonda Ĉefkortumo kaj iliaj respektivaj jurisdikcioj estu la sekvantaj:

1.  Tribunalo por Homaj Rajtoj: Por trakti plendojn pri homaj rajtoj estiĝintajn pro la garantio de civilaj kaj homaj rajtoj preskribitaj per Artikolo 12 de ĉi tiu Mondkonstitucio, kaj estiĝintaj pro preskriboj en Artikolo 13 de ĉi tiu Mondkonstitucio, kaj estiĝintaj alimaniere pro tutmonda leĝofarado kaj la korpo de tutmonda leĝaro aprobita de la Mondparlamento.

2.  Tribunalo por Kriminalaj Procesoj: Por trakti plendojn estiĝintajn pro malobeo de mondleĝaro fare de individuoj, korporacioj, grupoj kaj asocioj, sed ne pro plendoj, kiuj precipe koncernas homajn rajtojn.

3.  Tribunalo por Civilaj Procesoj: Por trakti plendojn pri civilaj juĝaferoj kaj disputojn inter individuoj, korporacioj, grupoj kaj asocioj, estiĝintajn pro mondleĝoj kaj ilia aplikado.

4.  Tribunalo por Konstituciaj Procesoj: Por interpreti la Mondkonstitucion kaj por plendoj kaj procesoj estiĝintaj pro interpretado de la Mondkonstitucio.

5.  Tribunalo por Internaciaj Konfliktoj: Por trakti disputojn, konfliktojn kaj jurajn kontestojn, kiuj estiĝis inter nacioj aliĝintaj al la Tera Federaĵo.

6.  Tribunalo por Publikaj Procesoj: Por trakti plendojn, kiuj ne troviĝas sub la jurisdikcio de iu alia tribunalo, estiĝintajn pro konfliktoj, disputoj, civilaj procesoj aŭ aliaj juraj kontestoj inter la Mondregistaro kaj korporacioj, grupoj aŭ individuoj, aŭ inter naciaj registaroj kaj korporacioj, grupoj aŭ individuoj en procesoj koncernantaj mondleĝaron.

7.  Apelacia Tribunalo: Por trakti plendojn pri mondleĝaro, al kiu naciaj kortumoj povas apelacii; por decidi al kiu tribunalo estu la proceso aŭ juĝ‑afero atribuita, se dubo aŭ malkonsento estiĝis pri la ĝusta jurisdikcio.

8.  Konsilanta Tribunalo: Esprimi opiniojn laŭpete pri iu ajn juraj demandoj estiĝintaj pro mondleĝaro, eksklude de kontestoj aŭ procesoj pri interpretado de la Mondkonstitucio. Konsilojn povas peti Domo aŭ komitato de la Mondparlamento, la Prezidio, iu ajn administra departemento, la Buroo de Mondprokuroroj, la Tutmonda Rajtprotektantaro, aŭ iu ajn institucio de la Integranta Komplekso.

9.  Aliaj tribunaloj povas esti establitaj, kombinitaj aŭ disigitaj laŭ rekomendo de la Kolegaro de Mondjuĝistoj kun aprobo de la Mondparlamento; sed la tribunaloj menciitaj en paragrafoj 1‑8 estu nek kombinitaj nek disigitaj krom per amendo de ĉi tiu Mondkonstitucio.

Sekcio C  Sidejoj de la Tutmonda Ĉefkortumo

1.  La unuaranga sidejo de la Tutmonda Ĉefkortumo kaj de ĉiuj tribunaloj estu samloka kun la unuaranga Tutmonda Ĉefurbo kaj samloka kun la Mondparlamento kaj Mondestraro.

2.  Kontinentaj sidejoj de la Tutmonda Ĉefkortumo estu establitaj en la kvar duarangaj ĉefurboj de la Mondregistaro, lokitaj en kvar malsamaj Kontinentaj Divizioj de la Tero, laŭ Artikolo 15.

3.  La sekvantaj permanentaj tribunaloj de la Tutmonda Ĉefkortumo estu establitaj kaj ĉe la unuaranga sidejo kaj ĉe ĉiu el la kontinentaj sidejoj: Homaj Rajtoj, Kriminalaj Procesoj, Civilaj Procesoj, Publikaj Procesoj.

4.  La sekvantaj permanentaj tribunaloj de la Tutmonda Ĉefkortumo estu lokitaj nur ĉe la unuaranga sidejo de la Tutmonda Ĉefkortumo: Konstituciaj Procesoj, Internaciaj Konfliktoj, Apelacia Tribunalo, Konsilanta Tribunalo.

5.  Tribunaloj daŭre lokitaj nur ĉe la unuaranga sidejo de la Tutmonda  Ĉefkortumo povas okazigi specialajn sesiojn en la aliaj kontinentaj sidejoj de la Tutmonda Ĉefkortumo laŭbezone, aŭ establi kontinentajn rondirojn, se necese.

6.  Tribunaloj de la Tutmonda Ĉefkortumo, kiuj havas konstantajn kontinentajn sidejojn, povas okazigi specialajn sesiojn aliloke laŭbezone, aŭ establi regionajn rondirojn se necese.

Sekcio D  La Kolegaro de Mondjuĝistoj

1.  La Kolegaro de Mondjuĝistoj estu establita de la Mondparlamento. La Kolegaro konsistu el minimume dudek membro‑juĝistoj; laŭnecese ĝi povas esti pligrandigita, sed ĝi ne superu sesdek membrojn.

2.  La Mondjuĝistoj konsistigantaj la Kolegaron de Mondjuĝistoj estu kandidatigitaj de la Domo de Konsilistoj kaj estu elektitaj per plurfoja balotado de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido. La Domo de Konsilistoj kandidatigu inter du‑ĝis tri‑foje la nombron da Mondjuĝistoj iutempe elektotaj. Egala nombro de Mondjuĝistoj estu elektita el ĉiu de la dek Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Grand‑Regionoj, se ne tuj tiam per rotacio.

3.  La ofic‑periodo de Mondjuĝisto estu dek jaroj. Dum sinsekvaj periodoj ili povas servi senlime.

4.  La Kolegaro de Mondjuĝistoj elektu Direktantan Konsilion de Mondjuĝistoj, konsistantan el Ĉefjuĝisto kaj kvar Asociitaj Ĉefjuĝistoj. Po unu membro de la Direktanta Konsilio de Mondjugistoj estu elektita el ĉiu el la kvin Kontinentaj Divizioj de la Tero. Membroj de la Direktanta Konsilio de Mondjuĝistoj servu dum kvin‑jaraj oficperiodoj en la Direktanta Konsilio, kaj povas servi dum du sinsekvaj periodoj, sed kiel Ĉefjuĝisto ili ne rajtas servi dum du sinsekvaj periodoj.

5.  La Direktanta Konsilio de Mondjuĝistoj atribuu ĉiujn Mondjuĝistojn, inklude sin mem, al la tribunaloj de la Tutmonda Ĉefkortumo. Ĉiu tribunalo por ĉiu loka kunsido konsistu el minimume tri Mondjuĝistoj, sed la nombro de Mondjuĝistoj en tribunaloj por konstituciaj procesoj kaj internaciaj konfliktoj, kaj en la Apelacia Tribunalo estu ne malpli ol kvin.

6.  La membro‑juĝistoj de ĉiu tribunalo ĉiuloke elektu fare‑Prezidantan Juĝiston, kiu rajtas servi dum du sinsekvaj periodoj.

7.  La membroj de kelkaj tribunaloj povas esti redistribuitaj de tempo al tempo, se ŝajnas dezirinde aŭ necese, laŭ decido de la Direktanta Konsilio de Mondjuĝistoj. Iu ajn decido por rekonsistigi tribunalon estu decidita per voĉdono de la tuta Kolegaro de Mondjuĝistoj, se iu ajn Mondjuĝisto petis tion.

8.  Iu ajn Mondjuĝisto povas esti eloficigita pro iu kaŭzo per absoluta dutriona plimulto de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

9.  Kvalifikoj por juĝistoj de la Tutmonda Ĉefkortumo estu: minimume dek jarojn da leĝa aŭ jura sperto, minimuma aĝo de tridek jaroj, evidenta kompetenteco en mondleĝaro kaj homaraj aferoj.

10.  La salajroj, elspezoj, honorarioj kaj prerogativoj de Mondjuĝistoj estu determinitaj de la Mondparlamento, kaj estu restudataj ĉiujn kvin jarojn, sed ili ne estu ŝanĝataj malavantaĝe al iu ajn Mondjuĝisto dum lia oficperiodo. Ciuj membroj de la Kolegio de Mondjuĝistoj ricevu la samajn salajrojn, krom ke aldonaj rekompencoj povas esti donataj al la Direktanta Konsilio de Mondjuĝistoj.

11.  Laŭ rekomendo de la Kolegio de Mondjuĝistoj, la Mondparlamento havu la aŭtoritaton establi regionajn kaj distriktajn tutmondajn kortumojn sub la Tutmonda Ĉefkortumo, kaj establi iliajn jurisdikciojn kaj procedurojn por apelacii al la Tutmonda Ĉefkortumo aŭ al kelkaj el ĝiaj tribunaloj.

12.  La Kolegaro de Mondjuĝistoj decidu kaj amendu per absoluta voĉplimulto la detalajn procedurajn regulojn por la funkciado de la Tutmonda Ĉefkortumo, de la Kolegaro de Mondjuĝistoj, kaj por la funkciado de ĉiu tribunalo de la Tutmonda Ĉefkortumo.

Sekcio E  La Supera Tribunalo de la

          Tutmonda Ĉefkortumo.

1.  Supera Tribunalo de la Tutmonda Ĉefkortumo estu establita por trakti procesojn, kiuj estas konsiderataj de ekster‑ordinara publika graveco. La Supera Tribunalo por iu ajn kalendara jaro konsistu el la Direktanta Konsilio de Mondjuĝistoj kune kun po unu Mondjuĝisto nomota de la Prezidanta Juĝisto de ĉiu tribunalo de la Tutmonda Kortumo kunvenanta en la unuaranga sidejo de la Tutmonda Ĉefkortumo. La konsisto de la Supera Tribunalo povas resti senŝanĝa por dua jaro laŭ decido de la Direktanta Konsilio de Mondjuĝistoj.

2.  Iu ajn partio en iu ajn disputo, plendo, proceso aŭ juĝ‑afero sub la jurisdikcio de la Tutmonda Ĉefkortumo, povas peti iun ajn specialan tribunalon de la Tutmonda Ĉefkortumo aŭ la Direktantan Konsilion de Mondjuĝistoj, pri atribuo aŭ transigo de la proceso al la Supera Tribunalo pro ĝia ekster‑ordinara publika graveco. Se la peto estas akceptita, la proceso estu traktata kaj decidata de la Supera Tribunalo. Ankaŭ ĉiu tribunalo akceptinta iun specialan proceson rajtas je propra bontrovo transdoni ĝin al la Supera Tribunalo, se la tribunalo estas konvinkita, ke la proceso estas de ekster‑ordinara publika graveco.

Artikolo 10      La Obeiga Sistemo

Sekcio A   Bazaj Principoj

1.  La efikigo de tutmondaj leĝoj aplikiĝu rekte al individuoj, kaj individuoj respondecu pri sia obeado al mondleĝoj, senkonsidere ĉu la individuoj agas por si mem aŭ kiel agentoj aŭ oficialuloj de registaroj de iu ajn nivelo, aŭ de registaraj institucioj, aŭ kiel agentoj aŭ oficialuloj de korporacioj, organizoj, asocioj aŭ de iuj ajn grupoj.

2.  Se mondleĝoj aŭ decidoj de tutmondaj kortumoj estas malobeataj, la Obeiga Sistemo ekfunkciu por identigi kaj aresti la individuojn, kiuj respondecas pri la malobeoj.

3.  Iu ajn obeiga ago ne malobservu la civilajn kaj homajn rajtojn garantiitajn en ĉi tiu Mondkonstitucio.

 4.  La obeigo al mondleĝaro estu efektivigita en kadro de ne‑militisma mondfederaĵo, en kiu ĉiuj membro‑nacioj malarmiĝos kiel kondiĉo por aligi kaj profiti de la mondfederaĵo laŭ Artikolo 17, Sekcioj C‑8 kaj D‑6. La Tera Federaĵo kaj la Mondregistaro laŭ ĉi tiu Mondkonstitucio nek konservu nek uzu amas‑detruivajn armilojn.

5.  Tiuj agentoj de la Obeiga Sistemo, kies funkcio estas kapti kaj alkortumigi malobeintojn de la mondleĝaro, estu ekipitaj nur per tiaj armiloj, kiaj estas adekvataj por kapti la individuojn respondecajn pri la malobeoj.

6.  La obeigo al mondleĝaro laŭ ĉi tiu Mondkonstitucio estu konceptata kaj evoluigata antaŭ ĉio same kiel la procedoj de efikaj planado kaj administrado de mondleĝaro, nome por servadi la bonfarton de ĉiuj homoj sur la Tero kun egaleco kaj justeco por ĉiuj, en kiu la resurcoj de la Tero kaj la monprovizo kaj

la kreditoj de la Monregistaro estas uzataj nur por servi pacajn homajn

bezonojn, kaj neniom uzataj por amasdetruivaj armiloj aŭ por

militismaj kapabloj.

Sekcio B   La Strukturo de la Obeiga Sistemo

1.  La Obeiga Sistemo estu estrata de Buroo de Mondprokuroroj kaj de Komisiono de Regionaj Mondprokuroroj.

2.  La Buroo de Mondprokuroroj konsistu el kvin membroj, el kiuj unu estu nomita Ĉefa Mondprokuroro, kaj ĉiu el la aliaj kvar estu nomita Asociita Mondprokuroro.

3.  La Komisiono de Regionaj Mondprokuroroj konsistu el dudek Regionaj Mondprokuroroj.

4.  La membroj konsistigantaj la Buroon de Mondprokuroroj estu kandidatigitaj de la Domo de Konsilistoj kun tri kandidatoj el ĉiu Kontinenta Divizio de la Tero. Po unu Buroano estu elektita el ĉiu el la kvin Kontinentaj Divizioj per plurfoja balotado de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

5.  La ofic‑periodo de membro de la Buroo de Mondprokuroroj estu dek jaroj. Membro rajtas servi dum du sinsekvaj periodoj. La posteno de Ĉefa Mondprokuroro rotaciu ĉiujn dujarojn inter la kvin membroj de la Buroo. La kvin Buroanoj decidu la sinsekvon de la rotacio.

6.  La Buroo de Mondprokuroroj kandidatigu membrojn por la Komisiono de la dudek Regionaj Mondprokuroroj el la dudek Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj kun du aŭ tri kandidatoj el ĉiu Regiono. La tri Domoj de la Mondparlamento elektu el ĉi tiuj kandidatoj en komuna kunsido unu Regionan Mondprokuroron el ĉiu el la dudek Regionoj. Regionaj Mondprokuroroj servu dum kvin‑jaraj periodoj, kaj ili rajtas servi dum tri sinsekvaj periodoj.

7.  Ĉiu Regiona Mondprokuroro organizu kaj estru Buroon de Regiona Mondprokuroro. Ĉiu Asociita Mondprokuroro kontrolu kvin Buroojn de Regionaj Mondprokuroroj.

8.  La personaro por plenumi la taskon de obeigado, aldone al la kvin membroj de la Buroo de Mondprokuroroj kaj la dudek Regionaj Mondprokuroroj, estu elektata el civil‑servaj nomlistoj, kaj estu klasifita por la sekvantaj funkcioj:

a)  Priesplorado.

b)  Aresto.

c)  Persekutado.

d)  Korektado.   

e)  Konflikt‑forigado.

9.  Kvalifikoj por membro de la Buroo de Mondprokuroroj kaj por Regiona Mondprokuroro estu: minimuma aĝo de tridek jaroj, minimume sep jarojn da jura sperto, edukiteco en leĝaj kaj homaraj aferoj.

10.  La Ĉefa Mondprokuroro, la Asociitaj Mondprokuroroj, kaj la Regionaj Mondprokuroroj estu ĉiam respondecaj al la Mondparlamento. Iu ajn membro de la Buroo de Mondprokuroroj kaj iu ajn Regiona Mondprokuroro povas esti eloficigita pro iu kaŭzo per simpla voĉplimulto de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

Sekcio C  La Mondpolico

1.  Tiu sekcio de la personaro de la Buroo de Mondprokuroroj kaj de la Buroo de Regionaj Mondprokuroroj, kiu respondecas pri la kapto kaj aresto de malobeinto de mondleĝaro aŭ mondleĝo, estu nomita Mondpolico.

2.  Ĉiu regiona personaro de la Mondpolico estu estrata de Regiona Mondpolicestro, enoficigota de Regiona Mondprokuroro.

3.  La Buroo de Mondprokuroroj enoficigu Tutmondan Polic‑Superintendanton, kiu okupiĝu pri agadoj, kiuj transiras regionajn limojn. La Tutmonda PolicSuperintendanto direktu la Regionajn Mondpolicestrojn ĉe tiuj agoj, kiuj postulas kunordigitan aŭ komunan agadon transirantan regionajn limojn, kaj li direktu tiujn agojn, kiuj postulas iniciaton aŭ direktadon de la Buroo de Mondprokuroroj.

4.  Traserĉoj kaj arestoj per la Mondpolico estu farataj nur kun serĉ‑ordo kaj arest‑ordo de la Buroo de Mondprokuroroj aŭ de Regiona Mondprokuroro.

5.  La Mondpolico estu armita nur per armiloj adekvataj por la aresto de la individuoj respondecaj pri malobeo de mondleĝo.

6.  Dungiteco por la oficoj de Mondpolicestro kaj Tutmonda Polic‑Superintendanto estu limigita al dek jaroj.

7.  La Tutmonda Polic‑Superintendanto kaj iu ajn Regiona Policestro povas esti eloficigita pro iu kaŭzo per decido de la Buroo de Mondprokuroroj aŭ per absoluta voĉplimulto de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

Sekcio D  Obeigaj Rimedoj

1.  Ne‑militismaj rimedoj por obeigo al mondleĝaro estu evoluigataj de la Mondparlamento kaj de la Buroo de Mondprokuroroj, konsulte kun la Komisiono de Regionaj Mondprokuroroj, la Kolegaro de Mondjuĝistoj, la Prezidio, kaj la Tutmonda Rajtprotektantaro. Necesas leĝdonado de la Mondparlamento por preskribi la realajn permesitajn obeigajn rimedojn.

2.  Inter la evoluigeblaj ne‑militismaj rimedoj por obeigo povas troviĝi: Neado de financa kredito; neado de materiaj resurcoj kaj personaro; nuligo de licencoj, ĉartoj aŭ korporaciaj rajtoj; konfisko de ekipo; monpunoj kaj kompens‑pagoj; labor‑devigo por rebonigi damaĝojn, malliberigo aŭ enkarcerigo; kaj aliaj rimedoj adekvataj al la specifaj situacioj.

3.  Por sukcese lukti en situacioj de potencialaj aŭ realaj tumultoj, ribeloj kaj sinturno al armita perforto, specifaj strategioj kaj metodoj estu evoluigataj de la Mondparlamento kaj Buroo de Mondprokuroroj, konsulte kun la Komisiono de Regionaj Mondprokuroroj, la Kolegaro de Mondjuĝistoj, la Prezidio kaj la Tutmonda Rajtprotektantaro. Necesas leĝdonado de la Mondparlamento por ebligi tiujn strategiojn kaj metodojn, aldone al la specifaj preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio.

4.  Baza kondiĉo por preventi perfortajn erupciojn, kiu estu helpata ĉiel ajn fare de la Obeiga Sistemo, estu certigi senpartian aŭdadon sub neperfortaj cirkonstancoj por iu ajn persono aŭ grupo havanta plendon, kaj same certigi senpartian oportunon por justa solvo de iu ajn plendo kun meritita konsidero de la rajtoj kaj bonfarto de ĉiuj koncernatoj.

Artikolo 11   La Tutmonda Rajtprotektantaro

Sekcio A  Funkcioj kaj Povoj de la Tutmonda Rajtprotektantaro

La funkcioj kaj povoj de la Tutmonda Rajtprotektantaro, kiel publika defendisto, inkludu la sekvantajn:

1.  Protekti la popolojn de la Tero kaj ĉiujn individuojn kontraŭ malobeoj aŭ neglektoj de universalaj homaj kaj civilaj rajtoj, preskribitaj en Artikolo 12 kaj aliaj sekcioj de ĉi tiu Mondkonstitucio.

2.  Protekti la Teranojn kontraŭ malobeoj de ĉi tiu Mondkonstitucio fare de oficialulo aŭ branĉo de la Mondregistaro, inkludante elektitajn kaj enoficigitajn oficialulojn aŭ publikajn dungitojn senkonsidere al la organo, departemento, buroo, ofico aŭ rango.

3.  Strebi kaj efektivigi la Direktivajn Principojn por la Mondregistaro, kiel difinitaj en Artikolo XIII de ĉi tiu Mondkonstitucio.

4.  Antaŭenigi la bonfarton de la popoloj de la Tero klopodante, ke la kondiĉoj de socia kaj kondiĉoj de socia justeco kaj minimumigo de malegalecoj estas atingitaj en la efektivigo kaj administrado de la mondleĝaro.

5.  Esti atentega pri danĝeroj al la homaro pro teknologiaj nov‑enkondukaĵoj, naturmediaj disrompiĝoj kaj pro diversaj aliaj fontoj, kaj lanĉi iniciatojn por rebonigi aŭ preventi tiajn danĝerojn.

6.  Certigi, ke la administrado de alimaniere adekvataj leĝoj, reguloj kaj proceduroj de la Mondregistaro ne rezultigu ne‑antaŭviditajn maljustaĵojn aŭ stultiĝu pro burokrateco aŭ administraj detaloj.

7.  Ricevi kaj aŭdi plendojn, plend‑motivojn aŭ helpo‑petojn de iu ajn persono, grupo, organizo, asocio, politika korpo aŭ institucio pri iu ajn afero, kiu troviĝas en la agad‑sfero de la Tutmonda Rajtprotektantaro.

8.  Peti la Buroon de Mondprokuroroj aŭ iun ajn Regionan Mondprokuroron iniciati jurajn agojn aŭ procesojn kiam ajn kaj kie ajn tio ŝajnas esti necesa aŭ dezirinda laŭ la vidpunkto de la Tutmonda Rajtprotektantaro.

9.  Senpere iniciati jurajn agojn kaj procesojn, kiam ajn la Tutmonda Rajtprotektantaro opinias tion necesa.

10.  Restudi la funkciadon de la departementoj, burooj, institucioj, komisionoj, institutoj, organoj kaj branĉoj de la Mondregistaro, por certigi ke la proceduroj de la Mondregistaro adekvate plenumu siajn celojn kaj servu al la bonfarto de la homaro en optimuma maniero, kaj por fari rekomendojn por plibonigoj.

11. Prezenti jar‑raporton al la Mondparlamento kaj al la Prezidio pri la agadoj de la Tutmonda Rajtprotektantaro kune kun leĝ‑proponaj rekomendoj por plibonigi la funkciadon de la Mondregistaro, por ke ĝi pli efike servu al la bonfarto de ĉiuj Teranoj.

Sekcio B   Konsisto de la Tutmonda Rajtprotektantaro

1.  La Tutmonda Rajtprotektantaro estu estrata de Konsilio de Tutmondaj Rajtprotektantoj, konsistanta el kvin membroj; unu el ili estu nomita Ĉefa Tutmonda Rajtprotektanto.

2.  Membroj konsistigontaj la Konsilion de Tutmondaj Rajtprotektantoj estu kandidatigitaj de la Domo de Konsilistoj, po tri kandidatoj el ĉiu Kontinenta Divizio de la Tero. Po unu Konsiliano estu elektita el ĉiu Kontinenta Divizio per plurfoja balotado de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

3.  La ofic‑periodo de Tutmonda Rajtprotektanto estu dek jaroj. Tutmonda Rajtprotektanto povas servi dum du sinsekvaj periodoj. La posteno de Ĉefa Tutmonda Rajtprotektanto estu rotaciata ĉiujn du jarojn. La rotacian sinsekvon decidu la Konsilio de Tutmondaj Rajtprotektantoj.

4.  La Konsilio de Tutmondaj Rajtprotektantoj estu helpata de dudekmembra Komisiono de Mondadvokatoj. Membroj de la Komisiono de Mondadvokatoj estu kandidatigitaj de la Konsilio de Tutmondaj Rajtprotektantoj el la dudek Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj kun po du ĝis tri kandidatoj el ĉiu Regiono. Po unu Mondadvokato estu elektita el ĉiu de la dudek Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj fare de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido. La ofic‑periodo de Mondadvokato estu kvin‑jara, ili rajtas servi dum maksimume kvar sinsekvaj periodoj.

5. La Konsilio de Tutmondaj Rajtprotektantoj establu dudek Regionajn Buroojn aldone al la Ĉefa Mondburoo ĉe la unuaranga sidejo de la Mondregistaro. La dudek Regionaj Burooj de la Tutmonda Rajtprotektantaro estu paralele organizitaj al la dudek Burooj de la Regionaj Mondprokuroroj.

6.  Ĉiu Regiona Buroo de la Tutmonda Rajtprotektantaro estu estrata de Mondadvokato. Po kvin Regionaj Burooj de la Tutmonda Rajtprotektantaro estu kontrolataj de Asociita Tutmonda Rajtprotektanto.

7.  Iu ajn Tutmonda Rajtprotektanto kaj iu ajn Mondadvokato povas esti eloficigita pro iu kaŭzo per absoluta voĉplimulto de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

8.  La personaro por la Tutmonda Rajtprotektantaro kaj por ĉiu Regiona Buroo de la Tutmonda Rajtprotektantaro estu elektita kaj dungita laŭ civil‑servaj nomlistoj.

9.  Kvalifikoj por Tutmondaj Rajtprotektantoj kaj Mondadvokatoj estu: minimuma aĝo de tridek jaroj, minimume kvin jarojn da juraj spertoj kaj edukiĝo en juro kaj aliaj rilatantaj fakoj.

Artikolo 12  Deklaracio pri Teranaj Rajtoj

La loĝantoj kaj civitanoj de la Tero, kiuj troviĝas interne de la Tera Federaĵo, havu kelkajn neforigeblajn rajtojn ĉi‑sube difinitajn. Por la Mondparlamento, la Mondestraro kaj por ĉiuj organoj kaj branĉoj de la Mondregistaro estu deviga akcepti kaj realigi ĉi tiujn rajtojn kaj zorgi, ke oni obeu ilin. Tio validu ankaŭ por la naciaj registaroj de ĉiuj membro‑nacioj en la Tera Federaĵo. Individuoj aŭ grupoj suferantaj pro malobeado aŭ neglektado de ĉi tiuj rajtoj turnu sin al la Tutmonda Rajtprotektantaro, la Obeiga Sistemo kaj al la Mondkortumoj por rebonigo de la plendo‑kaŭzoj. La neforigeblaj rajtoj inkludu la sekvantajn:

1.  Egalaj rajtoj por ĉiuj civitanoj de la Tera Federaĵo, sen diskriminacio pro raso, haŭtkoloro, kasto, nacieco, sekso, religio, politika aliĝo, posedaĵoj aŭ socia statuso.

2.  Egala protektado kaj aplikado de la mondleĝaro al ĉiuj civitanoj de la Tera Federaĵo.

3.  Libereco de pensado kaj konscienco, de parolado, presado, verkado, komunikado, esprimado, brodkastado, televida elsendado kaj filmado krom kiel malkaŝa parto de incito al perforto, armita tumulto aŭ ribelo.

4.  Libereco de kunvenado, asociiĝo, organizado, peticiado kaj paca demonstracio.

5.  Libereco de voĉdonado sen devigo, kaj libereco por politika organizado kaj kampanjado sen cenzuro aŭ kontraŭriproĉoj.

6.  Libereco konfesi, praktikadi kaj antaŭenigi religiojn aŭ religiajn kredojn, aŭ neniun religion aŭ religian kredon.

7.  Libereco konfesi kaj antaŭenigi politikajn kredojn aŭ neniun politikan kredon.

8.  Libereco de esplorado kaj raportado.

9.  Libereco vojaĝi sen pasportoj aŭ vizoj aŭ aliaj formoj de registrado uzataj por limigi vojaĝadon inter aŭ interne de nacioj.

10.  Malpermeso de sklaveco, ŝuld‑sklaveco, servuteco kaj konskripcio de laborfortoj.

11.  Malpermeso de militisma konskripcio.

12.  Persona sekureco kontraŭ arbitra aŭ senkaŭza aresto, malliberigo, ekzilo, traserĉo aŭ konfisko; bezono de serĉ‑ kaj arest‑ordonoj por traserĉoj kaj arestoj.

13.  Malpermeso de korpa aŭ psikologia devigo aŭ de torturo dum iu ajn periodo de priesplorado, aresto, malliberigo, kaj de kruela aŭ nekutima punado.

14.  La rajto de habeas corpus; neniuj retroaktivaj leĝoj; neniu dua foja juĝado; la rajto rifuzi memkulpigon aŭ la kulpigon de aliulo.

15.  Malpermeso de privataj armeoj kaj paramilitismaj organizoj, ĉar ili estas minacoj al ĝenerala paco kaj sekureco.

16.  Sekureco de posedaĵo kontraŭ arbitra konfisko; protektado kontraŭ ŝtata povo‑uzo sen justa rekompenso.

17.  Rajto de famili‑planado kaj senkosta publika helpo por atingi la celojn de famili‑planado.

18.  Rajto de privateco por persono, familio kaj grupo; malpermeso de observado kiel rimedo de politika kontrolo.

Artikolo 13  Direktivaj Principoj

               por la Mondregistaro

La Mondregistaro klopodu sekurigi ankoraŭ aliajn rajtojn por ĉiuj loĝantoj en la Tera Federaĵo, sed sen tuja garantio pri universala akcepto kaj obeigo Tiuj ĉi rajtoj estas difinitaj kiel Direktivaj Principoj, ili devigu la Mondregistaron prudente klopodi por iliaj universalaj realigo kaj efektivigo; ili inkludu la sekvantajn:

1.  Egalaj ŝancoj por utila dungiteco por ĉiuj kun sufiĉaj salajroj aŭ honorarioj por certigi homan dignon.

2.  Libereco elekti laboron, okupon, dungitecon aŭ profesion.

3.  Plena alir‑eblo al informoj kaj al la akumulita scio de la homaro.

4.  Senkosta kaj sufiĉa publika edukado havebla por ĉiuj ĝis la antaŭ‑universitata nivelo; egalaj ŝancoj por baza kaj pli alta edukado por ĉiuj, kiuj deziras pli altan edukadon; egalaj ŝancoj por kontinua edukado tra la vivo por ĉiuj personoj; la rajto de ĉiu persono aŭ gepatro elekti privatan edukan institucion iam ajn.

5.  Senkostaj kaj adekvataj sanitaraj servoj kaj kuracista prizorgado haveblaj al ĉiuj tra la vivo sub kondiĉoj de libera elekto.

6.  Egalaj ŝancoj por libera tempo por ĉiuj; pli bona distribuo de la socia laborŝarĝo, tiel ke ĉiuj havu justajn libertempajn oportunaĵojn.

7.  Egalaj ŝancoj por ĉiuj por ĝui la utilojn de sciencaj kaj teknologiaj malkovroj kaj evoluigoj.

8.  Protektado por ĉiuj kontraŭ la riskoj kaj danĝeroj de teknologiaj nov‑enkondukaĵoj kaj evoluigoj.

9.  Protektado de la naturmedio, kiu estas la komuna heredaĵo de la homaro, kontraŭ poluo, ekologia disrompiĝo aŭ damaĝo, kiu povus endanĝerigi vivadon aŭ malaltigi la kvaliton de vivado.

10.  Konservado de tiuj naturaj resurcoj de la Tero, kiuj estas limigitaj, por ke estantaj kaj estontaj generacioj povu daŭre ĝui vivadon sur la planedo Tero.

11.  Certigo por ĉiuj pri adekvataj loĝado, nutraĵ‑ kaj akvo‑provizoj, pri pura aero kun protektitaj oksigen‑provizoj kaj ozon‑tavolo, kaj ĝenerale pri daŭrigo de naturmedio, kiu kapablas subteni sanan vivon por ĉiuj.

12.  Certigo al ĉiu infano pri ĝia rajto, plene realigi ĝian potencialon.

13.  Ĉiuj estu sufiĉe sekuraj por malpliigi la riskojn de senlaboreco, malsaneco, maljuneco, familiaj cirkonstancoj, malkapableco, naturkatastrofoj, kaj de teknologiaj ŝanĝoj, kaj por permesi retiriĝon el laboro kun sufiĉaj dumvivaj enspezoj por vivadi dum maljuna aĝo sub kondiĉoj de homa digno.

14.  Rapida elimino kaj malpermeso de teknologiaj riskoj kaj homfaritaj naturmediaj perturboj, pri kiuj montriĝis, ke ili kaŭzas danĝerojn por vivo sur la Tero.

15.  Efektivigo de intensa programo por malkovri, evoluigi kaj starigi sekurajn alternativojn kaj praktikajn substituojn por teknologioj, kiuj estas eliminendaj kaj malpermesendaj pro riskoj kaj danĝeroj al vivo.

16.  Kuraĝigo de kultura diverseco; kuraĝigo de malcentralizita administrado.

17.  Libereco de paca memdetermino por minoritatoj, rifuĝintoj kaj malkonsentantoj.

18.  Libereco de rezidej‑ŝanĝo ien ajn sur la Tero al ie ajn sur la Tero

kondiĉe je provizoj por dumtempaj rifuĝejoj okaze de grandaj nombroj da

rifuĝintoj, sennaciaj personoj, aŭ amasmigradoj.

19.  Malpermeso de la mortopuno.

Artikolo 14  Sekurigaj Deklaroj kaj Rezervoj

Sekcio A  Sekurigaj Deklaroj

La Mondregistaro funkciu por certigi al ĉiuj nacioj kaj homoj interne de la Tera Federaĵo la Sekurigajn Deklarojn, kiuj estas ĉi‑tie difinitaj:

1.  Garantio ke plene estos rekonitaj publikaj aktoj, dokumentoj, leĝaroj, juraj protokoloj de membro‑nacioj en la Tera Federaĵo, kiuj akordiĝas kun la preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio.

2.  Al membro‑nacioj kaj ‑landoj interne de la Tera Federaĵo certigi la liberecon, ke ili mem determinu siajn internajn politikajn, ekonomiajn kaj sociajn sistemojn, kiuj akordiĝas kun la garantioj kaj protektoj donitaj en ĉi tiu Mondkonstitucio, por certigi civilajn liberecojn kaj homajn rajtojn kaj sekuran naturmedion por la vivado, kaj kiuj alimaniere konformas al la preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio.

3.  Doni azil‑rajton interne de la Tera Federaĵo al personoj, kiuj povus serĉi rifuĝejon el landoj aŭ nacioj ankoraŭ ne inkluditaj en la Tera Federaĵo.

4.  Doni la rajton al individuoj kaj grupoj, post kiam la Tera Federaĵo ampleksas 90 procentojn de la Tera teritorio, pace forlasi la hegemonion de la Tera Federaĵo kaj vivi en‑taŭga teritorio flankenmetota de la Federaĵo, nek restriktota nek protektota de la Mondregistaro; kondiĉoj estas: tiu teritorio ne ampleksu pli ol kvin procentojn de la loĝebla teritorio de la Tero, ĝi estu komplete malarmigita kaj ne uzata kiel bazo por inciti perforton aŭ ribelon en aŭ kontraŭ la Tera Federaĵo aŭ kontraŭ iu membronacio, kaj en ĝi ne okazu agoj de naturmedia aŭ teknologia damaĝo, kiuj povus havi seriozan efikon al la Tero ekstere de tiu teritorio.

Sekcio B   Rezervo de Povoj

La povoj ne ceditaj al la Mondregistaro per ĉi tiu Mondkonstitucio estu rezervitaj al la membro‑nacioj de la Tera Federaĵo kaj al la popoloj de la Tero.

Artikolo 15 Mondfederaj Zonoj kaj Tutmondaj Ĉefurboj

Sekcio A  Mondfederaj Zonoj

1.  Dudek Mondfederaj Zonoj estu establitaj en la dudek Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj por loki la organojn de la Mondregistaro kaj de la administraj departementoj, la tutmondajn kortumojn, la buroojn de Regionaj Mondprokuroroj kaj Mondadvokatoj, kaj por loki aliajn branĉojn, departementojn, institutojn, instituciojn, buroojn, komisionojn, oficejojn kaj sekciojn de la Mondregistaro.

2.  La Mondfederaj Zonoj estu establitaj, kiam la bezonoj kaj resurcoj de la Mondregistaro evoluas kaj kreskas. Unue po unu Mondfedera Zono estu establita en ĉiu el la kvin Kontinentaj Divizioj.

3.  La lokado kaj administrado de la Mondfederaj Zonoj, inkludante la unuajn kvin, estu determinita de la Mondparlamento.

Sekcio B  Tutmondaj Ĉefurboj

1.  Kvin Tutmondaj Ĉefurboj estu establitaj, po unu en la kvin Kontinentaj Divizioj de la Tero, lokotaj en la kvin Mondfederaj Zonoj establitaj unue laŭ artikolo 15 de ĉi tiu Mondkonstitucio.

2.  Unu el la Tutmondaj Ĉefurboj estu nomita de la Mondparlamento la Unuaranga Tutmonda Ĉefurbo, kaj la aliaj kvar estu nomitaj Duarangaj Tutmondaj Ĉefurboj.

3.  La unuarangaj sidejoj de ĉiuj organoj de la Mondregistaro estu lokitaj en la Unuaranga Tutmonda Ĉefurbo, kaj la aliaj pli gravaj sidejoj de kelkaj organoj de la Mondregistaro estu lokitaj en la Duarangaj Tutmondaj Ĉefurboj.

Sekcio C  Lokadaj Proceduroj

1.  Alternativoj por lokadoj de la dudek Mondfederaj Zonoj kaj de la kvin Tutmondaj Ĉefurboj estu proponitaj de la Prezidio, kaj tiam deciditaj per simpla voĉplimulto en balotado de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido. La Prezidio prezentu alternativojn por du aŭ tri lokadoj en ĉiu de la dudek Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Regionoj por fariĝi Mondfederaj Zonoj, kaj prezentu du alternativojn por ĉiu el la kvin Tutmondaj Ĉefurboj.

2.  La Prezidio, konsultinte kun la Mondestraro, tiam proponu kiu el la kvin Tutmondaj Ĉefurboj fariĝu la Unuaranga Tutmonda Ĉefurbo, decidota per simpla voĉplimulto en voĉdonado de la tri Dornoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

3.  Ĉiu organo de la Mondregistaro decidu, kiel plej bone distribui kaj organizi siajn funkciojn kaj agadojn inter la kvin Tutmondaj Ĉefurboj, kaj inter la dudek Mondfederaj Zonoj, depende de specifaj instrukcioj de la Mondparlamento.

4.  La Mondparlamento povas decidi, ĉu ĝi rotacios siajn kunsidajn periodojn inter la kvin Tutmondaj Ĉefurboj, kaj, se ĝi faros tion, decidi la proceduron por tiu rotacio.

5.  Dum la unuaj du funkci‑stadioj de la Mondregistaro, difinitaj en Artikolo 17, kaj dum la Provizora Mondregistaro, difinita en Artikolo 19, provizora loko povas esti elektita por la Unuaranga Tutmonda Ĉefurbo. Tiu provizora loko ne devas esti kontinuata kiel daŭra loko.

6.  Iu ajn Tutmonda Ĉefurbo aŭ Mondfedera Zono povas esti translokita per absoluta du‑triona voĉplimulto de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

7.  Kromaj Mondfederaj Zonoj estu nomitaj, se necese, per propono de la Prezidio kaj aprobo kun absoluta voĉplimulto de la tri Domoj de la Mondparlamento dum komuna kunsido.

Artikolo 16  Mondteritorio kaj Eksteraj Rilatoj

Sekcio A  Mondteritorio

1.  Tiuj regionoj de la Tero kaj de la Luno, kiuj ne troviĝas sur la jurisdikcio de ekzistantaj nacioj dum la formiĝo de la Tera Federaĵo, aŭ kiuj logike ne troviĝas en la sfero de nacia posedanteco aŭ administrado, aŭ kiuj estis deklaritaj Mondteritorioj post establo de la Tera Federaĵo, estu proklamitaj Mondteritorioj, kaj ili apartenu al ĉiuj Teranoj.

2.  La administrado de Mondteritorio estu determinita de la Mondparlamento kaj efektivigata de la Mondestraro; ĝi okazu en la sekvantaj regionoj:

a)  Ĉiuj oceanoj kaj maroj kun internacia aŭ supernacia rolo, kune kun la marfundoj kaj la tieaj resurcoj, komencante je dudek‑kilométra deborda distanco, eksklude de enlandaj maroj de tradicia nacia propreco.

b)  Esencaj markoloj, ŝaneloj kaj kanaloj.

c)  La atmosfero de la Tero komencanta ĉe la alteco de unu kilometro super la ĝenerala ter‑surfaco, eksklude de profundaĵoj en regionoj de grandaj altec‑diferencoj.

d)  Homfaritaj satelitoj kaj la Luno.

e)  Kolonioj, kiuj povas elekti la statuson de Mondteritorio; ne‑sendependaj teritorioj sub kuratora administrado de nacioj aŭ de Unuiĝintaj Nacioj; iuj ajn insuloj aŭ atoloj ne pretenditaj de iu ajn nacio; sendependaj landoj aŭ distriktoj, kiuj elektas la statuson de Mondteritorio; disputitaj landoj, kiuj elektas la statuson de Mondteritorio.

3.  La loĝantoj de iu Mondteritorio, escepte de proklamitaj Mondfederaj Zonoj, havu la rajton decidi per plebiscito fariĝi memregata nacio interne de la Tera Federaĵo, aŭ unuope aŭ kune kun aliaj Mondteritorioj, aŭ unuiĝi kun ekzistanta nacio en la Tera Federaĵo.

Sekcio B  Eksteraj Rilatoj

1.  La Mondregistaro konservu eksterajn rilatojn kun tiuj nacioj sur la Tero, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al la Tera Federaĵo. Eksteraj rilatoj estu traktataj sub la administracio de la Prezidio, ĉiam kun submetiĝo al specifaj instrukcioj kaj aprobo de la Mondparlamento.

2.  Ĉiuj traktatoj kaj interkonsentoj kun nacioj restantaj ekster la Tera Federaĵo estu kontraktitaj de la Prezidio kaj devas esti ratifita per simpla voĉplimulto de la tri Domoj de la Mondparlamento.

3.  La Mondregistaro de la Tera Federaĵo establu kaj konservu pacajn rilatojn kun aliaj planedoj kaj ĉielaj korpoj, kie kaj kiam fariĝus realigebla establi komunikadon kun iliaj loĝantoj.

4.  Ĉiuj esploradoj en la eksteran spacon, kaj interne kaj ekstere de la sun‑sistemo, en kiu la planedo Tero troviĝas, okazu sub la ekskluziva direktado kaj kontrolado de la Mondregistaro; la Mondparlamento determinu kiel ili estu realigataj.

Artikolo 17   Ratifikado kaj Realigado

Sekcio A  Ratifikado de la Mondkonstitucio

Tiu ĉi Mondkonstitucio estu prezentita al la nacioj kaj popoloj de la Tero por ratifikado laŭ la sekvantaj proceduroj:

1.  La Mondkonstitucio estu sendata al la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj al ĉiu nacia registaro sur la Tero kun la peto, ke la Mondkonstitucio estu prezentita al la nacia leĝdona instanco de ĉiu nacio por prepara ratifikado, kaj al la loĝantoj de ĉiu nacio por fina ratifikado per popola referendumo.

2.  Prepara ratifikado fare de nacia leĝdona instanco estu realigita per simpla voĉplimulto de la nacia leĝdona instanco.

3.  Fina ratifikado per la loĝantoj estu efektivigita per simpla plimulto de la en popola referendumo donitaj voĉoj, kondiĉe ke minimume 25 procentoj de la voĉrajtuloj de aĝo dekok kaj pli voĉdonis en la koncerna nacio, lando aŭ interne de la Tutmonda Elekta kaj Administra Distrikto.

4.  Se nacio ne havas nacian leĝdonan instancon, oni petu la estron de la nacia registaro prepare ratifiki la Mondkonstitucion kaj submeti ĝin al popola referendumo por fina ratifikado.

5.  Se post ses monatoj nacia registaro rifuzas prezenti la Mondkonstitucion por ratifikado kiel petite, tiam la tergloba institucio, kiu alprenis respondecon por la tutmonda ratifikad‑kampanjo, estu rajtigita aranĝi rektan referendumon fare de la popolo por la ratifikado de la Mondkonstitucio. Rektaj referendumoj povas esti organizitaj surbaze de tutaj nacioj aŭ landoj aŭ surbaze de ekzistantaj difinitaj komunumoj interne de nacioj.

6.  En la okazo de rekta ratifika referendumo, fina ratifikado estu realigita per plimulto de la donitaj voĉoj, ĉu por tuta nacio, ĉu por Tutmonda Elekta kaj Administra Distrikto, kondiĉe ke en la regiono voĉdonis minimume 25 procentoj de la voĉrajtuloj, kiuj estas pli ol dekok‑jaraj.

7.  Por ratifikado fare de ekzistantaj komunumoj interne de nacio la proceduro estu peti difinitajn lokajn komunumojn, urbojn, graflandojn, ŝtatojn, provincojn, kantonojn, prefektujojn, tribajn jurisdikciojn, aŭ aliajn difinitajn unuojn interne de nacio, ratifiki la Mondkonstitucion kaj prezenti la Mondkonstitucion por referendumo al la civitanoj de la komunumo aŭ politika unuo. Ratifikado povas esti realigita laŭ ĉi tiu vojo, ĝis ĉiuj voĉrajtuloj de la aĝo dekok kaj pli interne de la nacio aŭ Tutmonda Elekta kaj Administra Distrikto havis la eblon voĉdoni, kondiĉe ke voĉdonis minimume 25 procentoj de la voĉrajtuloj.

8.  Antaŭ la Plenfunkcia Stadio de Mondregistaro, difinita en Sekcio E de Artikolo 17, la universitatoj, kolegioj, sciencaj akademioj kaj institutoj en iu ajn lando rajtas ratifiki la Mondkonstitucion, tiel kvalifikante sin mem por partopreni la kandidatigon de Mondparlamentanoj al la Domo de Konsilistoj.

9.  Se nacioj estas implikitaj en seriozaj internaciaj disputoj, aŭ havas tradiciajn malamikecojn aŭ kronikajn disputojn kun du aŭ pli da nacioj, estu aranĝita proceduro de samtempa parigita ratifikado, dum kiu la nacioj, kiuj estas partioj en la aktuala aŭ kronika internacia disputo aŭ konflikto rajtas samtempe ratifiki la Mondkonstitucion. En tiaj okazoj la parigitaj nacioj estu samtempe enlasitaj en la Teran Federaĵon kun la devo por ĉiu tia nacio, senprokraste transdoni ĉiujn amas‑detruivajn armilojn al la Mondregistaro, kaj transdoni la konflikton aŭ disputon por deviga paca solvo al la Mondregistaro.

10. Ĉiu nacio aŭ politika unuo, kiu ratifikas ĉi tiun Mondkonstitucion aŭ per prepara ratifikado aŭ per fina ratifikado, estu devigita neniam uzi iujn armitajn fortojn aŭ amas‑detruivajn armilojn kontraŭ alia membro aŭ unuo de la Tera Federaĵo, senkonsidere kiel longe daŭros por atingi plenan malarmadon de ĉiuj nacioj kaj politikaj unuoj, kiuj ratifikas ĉi tiun Mondkonstitucion.

11. Kiam ratifikita la Konstitucio por Tera Tederiĝo fariĝas la superega leĝo de la tero. Per la ago ratifiki ĉi tiun Mondkonstitucion, iu ajn kondiĉo en la Konstitucio aŭ Leĝaro de iu ajn lando tiel ratifikanta, kiu estas nekonforma al ĉi tiu Mondkonstitucio, estas aŭ nuligita aŭ amendita por konformi al la Konstitucio por la

Federiĝo de la Mondo, ekde kiam 25 landoj estos tiel ratifikintaj ĝin. La amendado de Naciaj aŭ Ŝtataj Konstitucioj por ebligi eniron en la Tutmondan Federaĵon ne bezonas esti farita antaŭ la ratifiko de la Konstitucio por la Federiĝo de la Tero.

Sekcio B   Stadioj de Realigado

1.  La realigado de ĉi tiu Mondkonstitucio kaj la establigo de Mondregistaro laŭ la preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio, povas esti efektivigita en tri stadioj, aldone al la stadio de Provizora Mondregistaro laŭ Artikolo 19:

    a) Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro.

    b) Dua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro.

    c) Plenfunkcia Stadio de la Mondregistaro.

2.      Komence kaj dum ĉiu stadio la Mondparlamento kaj la Mondestraro establu komune celojn kaj evoluigu rimedojn por la iom‑post‑ioma realigado de la Mondkonstitucio, kaj por la efektivigado de la leĝaro leĝigita de la Mondparlamento.

Sekcio C  Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro

1.  La Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro laŭ ĉi tiu Mondkonstitucio  estu realigita, kiam la Mondkonstitucio estos ratifikita de sufiĉa nombro da nacioj kaj/aŭ homoj por plenumi unu aŭ la alian de la sekvantaj kondiĉoj aŭ ekvivalenton:

a)  Prepara aŭ fina ratifiko fare de minimume 25 nacioj, ĉiu havanta loĝantaron de pli ol 100 000.

b)  Prepara aŭ fina ratifiko fare de minimume 10 nacioj, ĉiu havanta loĝantaron de pli ol 100 000, kune kun ratifiko per rekta referendumo en minimume 50 kromaj Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj.

c)  Ratifiko per rekta referendumo en minimume 100 Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj, eĉ se neniu nacio ratifikis la Mondkonstitucion.

2.  La elekto de Mondparlamentanoj al la Domo de Teranoj okazu en ĉiuj Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj, en kiuj ratifiko okazis per popola referendumo.

3.  La elekto de Mondparlamentanoj al la Domo de Teranoj povas okazi samtempe kun rektaj referendumoj kaj antaŭ kaj post kiam la Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro estos atingita.

4.  La enoficigo aŭ elekto de Mondparlamentanoj al la Domo de Nacioj okazu en ĉiuj nacioj, en kiuj prepara ratifiko estis efektivigita.

5.  Unu kvarono de la Mondparlamentanoj al la Domo de Konsilistoj povas esti elektita el kandidatoj proponitaj de universitatoj kaj kolegioj, kiuj ratifikis la Mondkonstitucion.

6.  La Prezidio kaj la Mondministraro estu elektita laŭ la preskriboj en Artikolo 6 krom ke ĉe neekzisto de la Domo de Konsilistoj, la kandidatigojn faru membroj de la Domo de Teranoj kaj de la Domo de Nacioj dum komuna kunsido. Ĝis tio estos realigita, daŭru la servado de la Prezidio kaj Mondministraro de la Provizora Mondregistaro laŭ Artikolo 19.

7.  Post starigo de la Prezidio por la Unua Funkci‑Stadio de Mondregistaro atribuu aŭ reatribuu la Prezidio ministro‑postenojn inter la Ministrar‑ kaj Prezidianoj, kaj ĝi tuj establu aŭ konfirmu Institucion por Tutmonda Malarmado kaj Organizon por Tutmonda Ekonomio kaj Evoluigo.

8.  Tiuj nacioj, kiuj ratifikis ĉi tiun Mondkonstitucion kaj per tio aliĝis al la Tera Federaĵo, tuj transdonu ĉiujn amas‑detruivajn armilojn, kiel difinitajn kaj nomitajn de la Institucio por Tutmonda Malarmado, al ĉi tiu institucio (laŭ Artikolo 19, Sekcioj A‑2‑d, B‑6 kaj E‑5). La Institucio por Tutmonda Malarmado senprokraste malmovebligu ĉiujn tiajn armilojn, rapide malmuntu kaj konvertu ilin pac‑cele, preparu iliajn materialojn por reuzado, aŭ alimaniere detruu ĉiujn tiajn armilojn. La ratifikintaj nacioj rajtas dum la Unua Funkci‑Stadio konservi armitajn trupojn, kiuj estas ekipitaj per ne‑amasdetruivaj armiloj, kiel difinotaj kaj nomotaj de la Institucio por Tutmonda Malarmado.

9.  Samtempe kun la malpliigo aŭ elimino de la amas‑detruivaj armiloj kaj de aliaj militismaj elspezoj, kiu estas realigebla dum la Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro, la membro‑nacioj de la Tera Federaĵo pagu jare al la fisko de la Mondregistaro duonon de la ŝparitaj sumoj laŭ iliaj naciaj militismaj buĝetoj dum la lasta jaro antaŭ aliĝo al la Federaĵo, kaj ili daŭrigu, tiujn pagojn, ĝis la Plenfunkcia Stadio de la Mondregistaro estos atingita. La Mondregistaro utiligu 50 procentojn de la tiel ricevitaj fondusoj por financi laborojn kaj projektojn de la Organizo por Tutmonda Ekonomio kaj Evoluigo.

10.  La Mondparlamento kaj la Mondestraro daŭre evoluigu la organojn, departementojn, instituciojn kaj agadojn estigitajn de la Provizora Mondregistaro kun amendoj opiniataj necesaj; La Mondparlamento procedu por establi kaj krei la sekvantajn organojn, departementojn kaj instituciojn de la Mondregistaro, kune kun tiuj aliaj branĉoj aŭ burooj, kiujn oni konsideras dezirindaj kaj realigeblaj dum la Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro:

a)  La Tutmonda Ĉefkortumo;

b)  La Obeiga Sistemo;

c)  La Tutmonda Rajtprotektantaro;

d)  La Tutmonda Civilserva Administracio;

e)  La Tutmonda Financ‑Administracio;

f)  La Institucio por Esplorado kaj Planado;

g)  La Institucio por Teknologia kaj Naturmedia Taksado;

h) Urĝbezona Ter-Sava Administracio, okupiĝanta pri ĉiaj

aspektoj de klimata ŝanĝiĝo kaj rilataj faktoroj;

i) Integrita Tutmonda Energi-Sistemo, bazita je fontoj

nedanĝeraj al la naturmedio;

j)  Sistemo de Monduniversitatoj, sub Eduka Departemento;

k)  Buroo por Mondkorporacioj, sub Komerca kaj Industria Departemento ;

l)  La Tutmonda Servad‑Korpuso;

m)  Tutmonda Administracio por Oceanoj kaj Marfundoj.

11.  Ĉe la komenco de la Unua Funkci‑Stadio formulu la Prezidio konsulte kun la Mondministraro proponotan programon, por solvi la plej urĝajn mondproblemojn, kiuj tiutempe alfrontos la homaron.

12.  La Mondparlamento procedu por solvi mondproblemojn. La Mondparlamento kaj la Mondestraro komune laborantaj iniciatu per organoj, departementoj kaj institucioj de la Mondregistaro ĉiujn rimedojn, kiuj ŝajnas adekvataj kaj taŭgaj por atingi la efektivigon kaj obeigadon al la mondleĝaro kaj la Mondkonstitucio; precipe ili agu tra la mondo decidige por la bonfarto de ĉiuj homoj sur la Tero, inkludante la sekvantajn taskojn, sed ne limigitaj al ili:

a)  Antaŭenpuŝi la organizadon kaj laboron de la Tera Urĝbezona Ter-Sava Administracio,  okupiĝanta pri ĉiaj aspektoj de klimata ŝanĝiĝo kaj klimataj krizoj;

b) Antaŭenpuŝi la novan financan, kreditan kaj monan sistemon, por servi homajn bezonojn;

c)  Antaŭenpuŝi integritan tutmondan energi-sistemon, utiligante sunenergion, hidrogenan energion, kaj aliajn nedanĝerajn daŭrpovajn energi-fontojn;

d)  Antaŭenpuŝi tergloban programon por atingi maksimuman daŭran agri‑kulturan produktokvanton sub ekologie sanaj kondiĉoj;

e)  Establi cirkonstancojn por libera komercado interne de la Tera Federaĵo;

f)  Postuli kaj trovi vojojn por realigi moratorion pri nukle‑energiaj projektoj, ĝis estos solvitaj ĉiuj problemoj pri sekureco, forigo de toksa rubo, kaj la danĝeroj de uzado aŭ alidirektado de materialoj por la produktado de nukleaj armiloj;

g)  Kontraŭleĝigi kaj trovi vojojn por komplete fini la produktadon de ĉiuj nukleaj kaj amas‑detruivaj armiloj;

h)  Progresigi programojn, kiuj sekurigas por ĉiuj sur la Tero adekvatajn kaj ne‑poluitajn akvo‑provizojn kaj provizojn de pura aero.

i)  Antaŭenpuŝi tergloban programon por la konservado kaj reuzado de la Teraj resurcoj.

j)  Evoluigi akcepteblan programon por regi la popol‑kreskadon, precipe per plialtigo de la viv‑nivelo.

Sekcio D  Dua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro

1.  La Dua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro estu realigita, kiam 50 procentoj aŭ pli de la nacioj sur la Tero aŭ prepare aŭ fine ratifikis ĉi tiun Mondkonstitucion, kondiĉe ke 50 procentoj de la tuta Tera loĝantaro troviĝas en la ratifikintaj nacioj aŭ en la ratifikintaj nacioj kune kun aldonaj Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj, en kiuj oni ratifikis la Mondkonstitucion per rekta referendumo.

2.  La elekto kaj enoficigo de Mondparlamentanoj al la Domoj de la Mondparlamento okazu same kiel specifite por la Unua Funkci‑Stadio en Sekcio C‑2, 3, 4 kaj 5 de Artikolo 17.

3.  La ofic‑periodoj de Mondparlamentanoj elektitaj aŭ enoficigitaj por la Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro estu plilongigitaj en la Duan Funci‑Stadion, se ili ne jam servis dum kvin‑jaraj periodoj; tiuokaze novaj elektoj aŭ enoficigoj estu aranĝitaj. La ofic‑periodoj de Mondparlamentanoj daŭrigantaj la servadon dum la Dua Funkci‑Stadio estu alĝustigitaj por fari la periodojn samtempaj kun la ofic‑periodoj de tiuj, kiuj nov‑elektiĝis komence de la Dua Funkci‑Stadio.

4.  La Prezidio kaj la Mondministraro estu rekunmetitaj aŭ rekonfirmitaj laŭbezone komence de la Dua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro.

5.  La Mondparlamento kaj la Mondestraro daŭre evoluigu organojn, departementojn, branĉojn kaj aktivadojn, kiuj jam komenciĝis dum la Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro, kun tiaj amendoj opiniataj necesaj; ili establadu kaj evoluigadu ĉiujn aliajn organojn kaj pli gravajn departementojn kaj branĉojn de la Mondregistaro ĝis la grado opiniate realigebla dum la Dua Funkci‑Stadio.

6.  Ĉiuj nacioj aliĝintaj al la Tera Federaĵo kaj realigantaj la Duan Funkci‑Stadion de la Mondregistaro, tuj transdonu ĉiujn amas‑detruivajn armilojn kaj ĉiujn militismajn armilojn kaj ekipaĵon al la Institucio por Tutmonda Malarmado, kiu senprokraste malmovebligu tiujn armilojn kaj ekipaĵon, malmuntu kaj konvertu ilin pac‑cele, preparu iliajn materialojn por reuzo, aŭ alimaniere detruu tiujn armilojn aŭ ekipaĵon. Ĉiuj armitaj kaj paramilitismaj trupoj de nacioj, kiuj dum la Dua Funkci‑Stadio aliĝis al la Tera Federaĵo, estu komplete malarmitaj kaj aŭ disigitaj aŭ konvertitaj laŭ libervola decido al membroj de ne‑militisma Tutmonda Servad‑Korpuso.

7.  Samtempe kun la malpliigo aŭ elimino de tiuj armiloj, ekipaĵo kaj de aliaj militismaj elspezoj, kiu estas realigebla dum la Dua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro, la membronacioj de la Tera Federaĵo pagu jare al la fisko de la Mondregistaro duonon de la ŝparitaj sumoj laŭ siaj naciaj militismaj buĝetoj dum la lasta jaro antaŭ aliĝo al la Federaĵo, kaj ili daŭrigu tiujn pagojn, ĝis la Plenfunkcia Stadio de la Mondregistaro estos atingita. La Mondregistaro utiligu 50 procentojn de la tiel ricevitaj fondusoj, por financi laborojn kaj projektojn de la Organizo por Tutmonda Ekonomio kaj Evoluigo.

8.  Post formiĝo de la Mondministraro por la Dua Funkci‑Stadio, la Prezidio invitu la Ĝeneralan Asembleon de Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉiujn specialigitajn instituciojn de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ankaŭ aliajn utilajn internaciajn instituciojn, transigi al la Tera Federaĵo kaj ĝia Mondregistaro personaron, helpilojn, ekipaĵon, resurcojn kaj lojalecon. La institucioj kaj funkcioj de Unuiĝintaj Nacioj kaj de ĝiaj specialigitaj institucioj kaj de aliaj internaciaj institucioj, kiuj estas transigeblaj, estu laŭbezone rekunmetitaj kaj integritaj kun la organoj, departementoj, burooj kaj institucioj de la Mondregistaro.

9.  Ĉe la komenco de la Dua Funkci‑Stadio formulu kaj submetu la Prezidio konsulte kun la Mondministraro proponotan programon, por solvi la plej urĝajn mondproblemojn, kiuj tiutempe alfrontos la homaron.

10.  La Mondparlamento daŭrigu la necesan leĝdonadon por realigi kompletan programon por solvi la tiam urĝajn mondproblemojn.

11.  La Mondparlamento kaj la Mondestraro komune laborantaj evoluigu per organoj, departementoj kaj institucioj de la Mondregistaro ĉiujn ajn rimedojn, kiuj ŝajnas adekvataj kaj taŭgaj por efektivigi leĝdonadon por la solvado de mondproblemoj; precipe ili agu decidige por la

bonfarto de ĉiuj homoj sur la Tero, inkludante la sekvantajn agojn, sed ne limigite al ili:

a)  Proklami, ke ĉiuj oceanoj, maroj kaj kanaloj havantaj super‑nacian karakteron (sed ne inkludante enlandajn marojn tradicie apartenantajn al difinitaj nacioj) komence de dudek‑kilometra deborda distanco, kaj ĉiuj iliaj marfundoj, estas posedataj de la Tera Federaĵo, kiel komuna heredaĵo de la homaro kaj estas submetitaj al la Mondregistaro por kontrolado kaj administrado.

b)  Proklami, ke la polusoj kaj ĉirkaŭantaj polusaj regionoj, inkludante la Antarktan Kontinenton, sed ne regionojn, kiuj tradicie estas partoj de specifaj nacioj, nun estas Mondteritorioj posedataj de la Tera Federaĵo kiel komuna heredaĵo de la homaro kaj estas submetataj al la Mondregistaro por kontrolado kaj administrado.

c)  Kontraŭleĝigi la posedon, stakigon, vendon kaj uzon de ĉiuj nukleaj kaj amas‑detruivaj armiloj, kaj de ĉiuj aliaj militismaj armiloj kaj ekipaĵo.

 d)  Establi ĉiam provizitan grenejon kaj nutrad‑provizon por la homoj sur la Tero.

(e) Evoluigu kaj antaŭenigu laŭeble ĉiujn agojn difinitajn en Seckioj C-10 kaj C-12 de la Unua funkcia Stadio.

Sekcio E   Plenfunkcia Stadio de la Mondregistaro

1.  La Plenfunkcia Stadio de la Mondregistaro estu realigita, kiam ĉi tiu Mondkonstitucio ricevis aŭ preparan aŭ finan ratifikon sub kondiĉoj, a) aŭ b):

a)  Ratifiko fare de okdek procentoj aŭ pli de la nacioj sur Tero konsistantaj el minimume 90 procentoj de la Tera loĝantaro; aŭ

b)  Ratifiko, kiu inkludas 90 procentojn de la tuta loĝantaro de la Tero, aŭ interne de ratifikintaj nacioj aŭ interne de ratifikintaj nacioj kune kun aldonitaj Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj, en kiuj ratifiko per rekta referendumo estis realigita laŭ Artikolo 17, Sek. A.

2.  Kiam la Plenfunkcia Stadio de la Mondregistaro estos atingita, la sekvantaj cirkonstancoj estu realigitaj:

a)  Elektoj de membroj de la Domo de Teranoj estu aranĝitaj en ĉiuj Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj, en kiuj jam ne okazis elektoj; Membroj de la Domo de Nacioj estu elektitaj aŭ enoficigitaj de naciaj leĝdonaj instancoj aŭ de naciaj registaroj, en kiuj tio ankoraŭ ne okazis.

b)  La ofic‑periodoj de membroj de la Domo de Teranoj kaj de la Domo de Nacioj, servantaj dum la Dua Funkci‑Stadio, estu daŭrigataj en la Plenfunkcian Stadion, krom por tiuj, kiuj jam servis dum kvin jaroj; tiuokaze elektoj estu aranĝitaj aŭ enoficigoj faritaj kiel postulitaj.

c)  La ofic‑periodoj de ĉiuj membroj de la Domo de Teranoj kaj de la Domo de Nacioj, kiuj servis dum malpli ol kvin jaroj, kaj kiuj daŭrigas la servadon, estu alĝustigitaj por okazi samtempe kun tiuj Mondparlamentanoj, kies ofic‑periodoj komenciĝis kun la Plenfunkcia Stadio.

d)  La duaj cent membroj de la Domo de Konsilistoj estu elektataj laŭ la proceduroj specifitaj en Sekcio E de Artikolo 5. La ofic‑periodoj de membroj de la Domo de Konsilistoj, kiuj daŭrigas la servadon, daŭru kvin pliajn jarojn post la komenco de la Plenfunkcia Stadio, dum tiuj, kiuj komencis siajn ofic‑periodojn kun la Plenfunkcia Stadio, servu dum dek jaroj.

e)  La Prezidio kaj la Mondministraro estu rekunmetitaj laŭ la preskriboj de Artikolo 6.

f)  Ĉiuj organoj de la Mondregistaro estu faritaj plenfunkciaj, kaj estu plene evoluigataj por efika administrado kaj efektivigado de la tutmonda leĝaro kaj de la preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio.

g)  Ĉiuj nacioj, kiuj ankoraŭ ne faris tion, senprokraste transdonu ĉiujn militismajn armilojn kaj ekipaĵon al la Institucio por Tutmonda Malarmado, kiu senprokraste malmovebligu ĉiujn tiajn armilojn, malmuntu kaj konvertu ilin por pacaj celoj, preparu iliajn materialojn por reuzado aŭ alimaniere detruu tiajn armilojn aŭ ekipaĵon.

h)  Ĉiuj armeoj kaj militismaj trupoj de iu ajn speco estu komplete malarmitaj kaj aŭ disigitaj aŭ konvertitaj kaj integritaj laŭ libervola decido al ne‑militisma Tutmonda Servad‑Korpuso.

i)  Ĉiuj vivipovaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj kaj de aliaj vivipovaj internaciaj institucioj establitaj inter naciaj registaroj, kune kun iliaj personaro, helpiloj kaj resurcoj, estu transigitaj al la Mondregistaro kaj rekunmetitaj kaj integritaj, se utile, en organoj, departementoj, institucioj, institutoj, komisionoj, burooj kaj branĉoj de la Mondregistaro.

j)  La Mondparlamento kaj la Mondregistaro evoluigadu agadojn kaj projektojn jam komencitajn dum la Dua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro kun amendoj opiniataj necesaj; ili daŭrigu kompletan grandskalan programon por solvi tutmondajn problemojn kaj por servi al la bonfarto de ĉiuj Teranoj, laŭ la preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio.

Sekcio F. Kostoj de Ratifikado.

La laboro kaj kostoj de privataj Civitanoj de la Tero por la atingo de Ratifikita Konstitucio por la Federiĝo de la Tero, estas rekonitaj kiel laŭleĝaj kostoj por la starigo de konstitucia monda regado pro kio la nuna kaj estontaj generacioj havos bonefikon. La Tutmonda Financa Administracio de la Mondregistaro repagos duoble la originalan sumon kiam ĝi ekfunkcios post ratifiĝo de ĉi tiu Konstitucio por Monda Federiĝo fare de 25 landoj. Repago specife inkluzivas kontribuojn al la Mondregistara Monproviza Korporacio kaj aliajn kostojn rekonitaj de la normoj kaj proceduroj establotaj de la Tutmonda Financa Administracio.

Artikolo 18  Amendoj

1.      Post finiĝo de la Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro amendoj al ĉi tiu Mondkonstitucio povas esti proponitaj por konsiderado laŭ du vojoj:

a)  Por simpla voĉplimulto de iu ajn Domo de la Mondparlamento.

b)  Per peticioj subskribitaj de 200,000 personoj rajtigitaj voĉdoni en tutmondaj elektoj en minimume dudek Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj, en kiuj la Mondkonstitucio jam ricevis finan ratifikon.

2.  Akcepto de iu amendo proponita de Domo de la Mondparlamento necesigu absolutan du‑trionan voĉplimulton de ĉiu el la tri Domoj de la Mondparlamento aparte voĉdoninta.

3.  Amendo proponita per popola peticio unue necesigu simplan voĉplimulton de la Domo de Teranoj, kiu estu devigita voĉdoni pri la proponita amendo. Akcepto de la amendo tiam necesigu absolutan dutrionan voĉplimulton de ĉiu el la tri Domoj de la Mondparlamento aparte voĉdoninta.

 4.  Periode, sed ne pli malfrue ol dek jarojn post la unua kunveno de la Mondparlamento por la Unua Funkci-Stadio de la Mondregistaro, kaj ĉiujn dudek jarojn post tio, la Mondparlamentanoj kunvenu en speciala sesio enhavanta Konstitucian‑Kongreson por restudi ĉi tiun Mondkonstitucion kaj por konsideri kaj proponi eblajn amendojn, kiuj por akcepto necesigu la agojn specifitajn en Paragrafo 2 de Artikolo 18.

5.  Se la Unua Funkci-Stadio de la Mondregistaro ne estas atingita antaŭ 1995, tiam la Provizora Mondparlamento, kiel permesite en Artikolo 19, povas kunvoki plian sesion de la Asembleo por Mondkonstitucio por rerigardi la Konstitucion por Tera Federiĝo kaj konsideri eblajn amendojn, laŭ la proceduro establita de la Provizora

Mondparlamento.

6.  Krom sekvante la amendo‑procedurojn specifitajn ĉi tie, neniu parto de la mondkonstitucio povas esti flankenmetata, provizore nuligata aŭ renversata nek pro krizo‑okazoj, nek pro kapricoj, nek pro konveneco.

Artikolo 19. Provizora Mondregistaro

Sekcio A  Agoj farotaj de la Asembleo por Mondkonstitucio

Tuj post la adopto de la Mondkonstitucio fare de la Asembleo por Mondkonstitucio, la Asembleo kaj daŭrigaj institucioj aŭ organizoj de ĝi nomitaj, faru la jenon se ne estante limigita al tio:

1.  Alvoki ĉiujn naciojn, komunumojn kaj Teranojn, ke ili ratifiku ĉi tiun Mondkonstitucion por Mondregistaro.

2.  Establi la sekvantajn preparajn komisionojn:

a)  Komisiono por Ratifikado.

b)  Komisiono por Tutmondaj Elektoj.

c)  Komisiono por Tutmonda Evoluigo.

d)  Komisiono por Tutmonda Malarmado.

e)  Komisiono por Tutmondaj Problemoj

f)   Komisiono por Kandidatigoj.

g)  Komisiono por Financoj.

h)  Komisiono por Pac‑Esplorado kaj Edukado.

i)   Specialaj komisionoj por ĉiu el la plej urĝaj tutmondaj problemoj.

j)   Aliaj komisionoj, kiuj povus esti utilaj por progresigi la Provizoran Mondregistaron.

3.  Kunvoki Sesiojn de provizora Mondparlamento kiam eblas sub la jenaj kondiĉoj:

a)  Penu akiri devontigojn de almenaŭ 500 delegitoj ĉeesti, reprezentantaj homojn en dudek landoj de kvin kontinentoj, kaj havantaj akreditaĵojn difinitajn en Artikolo 19, Sekcio C.;

b)  Se minimumaj fondusoj estas haveblaj aŭ firme garantiitaj por organizi la  sesiojn de la provizora Mondparlamento.

c)  Taŭgaj lokoj estas konfirmitaj almenaŭ naŭ monatojn antaŭe, krom se urĝecaj kondiĉoj pravigas malplilongan antaŭanoncon.

Sekcio B  Laboroj de la Preparaj Komisionoj

1.  La Komisiono por Ratifikado realigu tutmondan kampanjon por la ratifikado de la Mondkonstitucio por akiri kaj preparan ratifikadon fare de naciaj registaroj, inklude de naciaj leĝdonaj instancoj, kaj finan ratifikadon fare de individuaj personoj kaj komunumoj. La Komisiono por Ratifikado daŭrigu sian laboron ĝis la Plenfunkcia Stadio de la Mondregistaro estos atingita.

2.  La Komisiono por Tutmondaj Elektoj preparu provizoran tergloban mapon de la Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj kaj Regionoj, kiu povas esti reviziita dum la Unua kaj Dua Funkci‑Stadioj de la Mondregistaro; ĝi preparu kaj progresigu planojn por elekti Mondparlamentanojn al la Domo de Teranoj kaj al la Domo de Konsilistoj. La Komisiono por Tutmondaj Elektoj estu ĝustatempe transformita al la Tutmonda Administracio por Limoj kaj Elektoj.

3.  En tiuj landoj, en kiuj post ses monatoj la naciaj registaroj ne favore respondis al la ratifik‑alvoko, la Komisiono por Ratifikado kaj la Komisiono por Tutmondaj Elektoj komune procedu por atingi kaj la ratifikadon de la Mondkonstitucio per rekta popola referendumo kaj samtempe la elekton de Mondparlamentanoj.

4.  La Komisiono por Ratifikado povas ankaŭ prezenti la Mondkonstitucion por ratifikado al universitatoj kaj kolegioj tra la mondo.

5.  La Komisiono por Tutmonda Evoluigo preparu planojn por la kreado de Organizo por Tutmonda Ekonomio kaj Evoluigo por servi naciojn kaj popolojn ratifikintajn la Mondkonstitucion, precipe subevoluintajn landojn; la Organizo ekfunkciu post starigo de la provizora Mondregistaro.

6.  La Komisiono por Tutmonda Malarmado preparu planojn por la establigo de Institucio por Tutmonda Malarmado, kiu ekfunkciu post starigo de la provizora Mondregistaro.

7.  La Komisiono por Tutmondaj Problemoj preparu agendon de urĝaj tutmondaj problemoj kun dokumentado, por eblaj agoj fare de la provizora Mondparlamento kaj Mondregistaro.

8.  La Komisiono por Kandidatigoj preparu antaŭ la kunveno de la provizora Mondparlamento liston de kandidatoj por konsistigi la Prezidion kaj la Mondministraron de la provizora Mondregistaro.

9.  La Komisiono por Financoj ellaboru vojojn kaj rimedojn por financi la provizoran Mondregistaron.

 10.  Komisionoj por specialaj mondproblemoj laboru pri preparado de proponota mondleĝaro kaj pri agado rilate al ĉiuj problemoj prezentotaj al la provizora Mondparlamento, kiam ĝi kunvenos.

Sekcio C  Konsisto de la provizora Mondparlamento

1. La provizora Mondparlamento konsistu el la sekvantaj membroj:

a)  Ĉiuj kiuj estis akredititaj kiel delegitoj al la 1977 kaj 1991 Sesiojn de Asembleo por Mondkonstitucio,  kiel ankaŭ al iu antaŭa Sesio de la provizora Mondparlamento, kaj kiuj rekonfirmas sian subtenon al la Konstitucio por Tera Federiĝo, tiel amendita.

b) Personoj kiuj akiris la necesan nombron da subskriboj sur elektaj peticioj, aŭ kiuj estas nomumitaj de Ne-Registaraj Organizaĵoj kiuj adoptas aprobitajn rezoluciojn

por tiu ĉi celo, aŭ kiuj estas alimaniere akredititaj laŭ la kondiĉoj specifitaj en Alvokoj kiuj emisiiĝos por kunvoki specifajn sesiojn de la provizora Mondparlamento.

c) Mondparlamentanoj de la Domo de Teranoj, kiuj estis elektitaj el Tutmondaj Elektaj kaj Administraj Distriktoj ĝis la kunven‑tempo de la provizora Mondparlamento. Mondparlamentanoj elektitaj al la Domo de Teranoj povas esti aldonadataj al la provizora Mondparlamento, ĝis la Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro estos atingita.

d)  Mondparlamentanoj de la Domo de Nacioj, kiuj estis elektitaj de naciaj leĝdonaj instancoj aŭ enoficigitaj de naciaj registaroj ĝis la kunven‑tempo de la provizora Mondparlamento. Mondparlamentanoj de la Domo de Nacioj povas esti aldonadataj al la provizora Mondparlamento, ĝis la Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro estos atingita.

 e) Tiuj universitatoj kaj kolegioj, kiuj ratifikis la Mondkonstitucion, rajtas kandidatigi personojn por servi kiel Mondparlamentanoj en la Domo de Konsilistoj. La Domo de Teranoj kaj la Domo de Nacioj elektu tiam kune el tiuj kandidatoj ĝis kvindek Mondparlamentanojn, kiuj servu en la Domo de Konsilistoj de la provizora Mondregistaro.

2.  Membroj de la provizora Mondparlamento en la kategorioj a) kaj b), kiel supre difinitaj, servu nur ĝis la Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro estos deklarita, sed laŭorde elektite ili rajtas resti Mondparlamentanoj dum la Unua Funkci‑Stadio.

Sekcio D  Formiĝo de la provizora Mondestraro

1.  Tuj post la organiziĝo de la provizora Mondparlamento ĝi elektu la Prezidion de la provizora Mondregistaro el la kandidatoj proponitaj de la Komisiono por Kandidatigoj. Tuj kiam la Provizora Mondparlamento venontfoje kunvenas, ĝi elektos novan Prezidion por la provizora Mondparlamento kaj la provizora Mondregistaro el inter la nomitoj proponitaj de la Kandidatiga Komisiono.

2. Membroj de la Provizora Monda Prezidio servos dum tri-jara

deĵorperiodo, kaj povas esti re-elektitaj de la Provizora Mondparlamento, sed ĉiukaze deĵoros nur ĝis la Prezidio estas elektita sub la Unua funkci-Stadio de Mondregistaro.

3.  La Prezidio rajtas proponi kromajn kandidatigojn por la Mondministraro.

4.  La provizora Mondparlamento tiam elektu la Mondministrojn.

5.  La Prezidio tiam atribuu la ministrajn postenojn al la Ministroj kaj Prezidianoj.

6.  Kiam la ŝtupoj (1) ĝis (4) de Sekcio D estos plenumitaj, la provizora Mondregistaro estu deklarita funkcianta por servi al la bonfarto de la homaro.

 Sekcio E  Unuaj Agoj de la provizora Mondregistaro

 1.  La Prezidio konsultinte kun la Mondministraro, la komisionoj por specialaj tutmondaj problemoj, kaj kun la Mondparlamento, difinu agad‑programon por urĝaj mondproblemoj.

2.  La provizora Mondparlamento eklaboru super agendo de mondproblemoj kaj entreprenu iujn kaj ĉiujn agojn, kiujn ĝi konsideras adekvataj kaj realigeblaj laŭ la preskriboj de ĉi tiu Mondkonstitucio.

3.  Efektivigo de kaj obeado al la leĝaro leĝigita de la provizora Mondregistaro estu strebata sur libervola bazo interŝanĝe kontraŭ la avantaĝoj realigotaj, dum la forteco de la provizora Mondregistaro estas pligrandigata pro la iom‑post‑ioma ratifikado de la Mondkonstitucio.

4.  Tiom kiom konsiderite adekvate kaj realigeble la provizora Mondparlamento kaj la provizora Mondestraro povas entrepreni kelkajn el la agoj specifitaj en Sekcio C‑12 de Artikolo 17 por la Unua Funkci‑Stadio de la Mondregistaro.

5.  La Organizo por Tutmonda Ekonomio kaj Evoluigo kaj la Institucio por Tutmonda Malarmado estu establitaj por kunrilatigita agado.

6.  La Mondparlamento kaj la Mondministraro de la provizora Mondregistaro antaŭeniru kun la organizado de aliaj organoj kaj branĉoj de la Mondregistaro sur provizora bazo, tiom kiom estas konsiderite dezirinde kaj realigeble, precipe de tiuj, kiuj estis specifitaj en Sekcio C‑10 de Artikolo 17  Preparaj komisionoj por urĝaj mondproblemoj povas esti rekunmetitaj kiel Administraj Departementoj de la provizora Mondregistaro.

8.  La provizora Mondregistaro funkciu en ĉiuj ĝiaj laboroj kaj agadoj akorde kun la preskriboj de ĉi tiu Konstitucio por Tera Federiĝo.

Akceptita dum plene konstituitaj kunvenoj de la Asembleo por Mondkonstitucio en Innsbruck, Aŭstrio, la 23an kaj 25‑an de junio 1977, kun subskribceremonio la 27‑an de junio, 1977, posttagmeze, kiam la Tera Konstitucio estis subskribita de 135 partoprenantoj el 25 landoj.

Re-akceptita dum plene konstituintaj kunvenoj de la Asembleo por Mondkonstitucio in Troia, Portugalio, de la 29an de aprilo ĝis la 9an de majo, 1991, kun sume 59 amendoj adoptitaj.

Estas pli informoj en multaj lingvoj per la reto:

http://www.worldproblems.net , http://www.wcpa.biz,

http://www.radford.edu/~gmartin ,

http://www.earthfederation.info .

Baldaux estos www.mondparlamento.net per la reto.

Baldaux estos nova libro

Tera Konstitucio en Kvar Lingvoj:

Esperanto, Franca, Hispana kaj Angla

Redaktonta de Eugenia Almand

Eldononta de Institute for Economic Democracy

Anglaj Libroj:

Earth Federation Now! de Errol Harris

Ascent to Freedom de Glen Martin

Emerging World Law, Volume 1, de

Eugenia Almand k. Glen Martin

World Revolution Through World Law, de Glen Martin

Earth Constitution Institute http://www.earthconstitution.world

313 7th Avenue

Radford, VA 24141

One thought on “Earth Constitution in Esperanto

Comments are closed.